Makiso (vegetaĵejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disvastiĝa areo de makisa plantaro
hamvas levelű szuhar (rózsaszínű), bóbitás levendula és
Cistus monspeliensis (fehér, hátul jobboldalt) Korzika szigetén, Calvi mellett
Karakteriza sicilia pejzaĝo;
Nacia Parko Capo Rama

Makiso [1] estas vasta, densa, seka veprejo, kiun oni trovas sur apudmediteraneaj montaroj (itale macchia, france: maquis, analogio en la usona Kalifornio nomiĝas ĉaparalo ). Kontraste al garigo ĝi ĝenerale vegetas en nekalkaj grundoj.

Ĉar la homa agado ekstermis la originalan vegetaĵon (durlaŭbajn arbarojn) en la apudmediteranea regiono, tie aperis sur la nekultivitaj grundoj 5–8 m altaj, foje pikaj, ĉiamverdaj arbedaroj.

Ĉar la erozio detruis grandan parton de la fekunda grundo, en la maldikiĝinta fekunda grundo aperis, povi vivteni sin malgrandaj arboj, arbedoj, arbustoj. Plimulto de la plantoj estas restinta specio el la subarbaraĵo, alia parto estas invada planto. Tiel la specikonsisto de la biotopo estas tre varia. La „tipa” makiso konsistas el la sekvaj specioj:

La unika karakterizo estas la plej forta sur tiuj insuloj, kien oni ne kunportis invadajn plantojn: sur tiuj lokoj la makiso konsistas el nanaj ekzempleroj de relikvospecioj. En Malto ekz. la ĉefaj specioj estas:

Lokaj nomumoj, tipoj

Iberia

Sur la Iberia duoninsulo, oni nomumas ĝin tomillares kaj karakterizaj plantoj estas:

Genualta

Floranta genualta makiso en Korsiko

En sekaj regionoj, la makiso kreskas ĝis genualto kaj nomiĝas:

  • en la okcidenta Mediteraneo garigo,
  • en la orienta Medoteraneo frigana – elformiĝis sur la Balkano, Grekio pro la daŭra, forta paŝtado.

Oftaj specioj:

Kutimaj specioj en Bulgario:

Kalifornia

Kalifornia makiso aŭ ĉaparala en la botanika ĝardeno de la Kalifornia Universitato

Karekteriza plantaro de la kalifornia makiso:

Sudafrika makiso

Ĝin karakterizas endemaj specioj, ĉefe ombrelformaj arboj. Krom iuj karakterizas:

Aŭstralia makiso

Ĝiaj ĉefaj plantoj estas la:

Ŝajn-makiso

En la modera mediteranea klimato aperas en la makiso eĉ laŭbaj arbospecioj: oni nomumas tiun veprejon ŝajnmakiso. La tipaj aldonaj specioj estas kverkoj:

Invadaj plantoj

La plej gravaj, en preskaŭ ĉiu makiso aperantaj invadaj plantoj:

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 703

Vidu ankaŭ