Makkoshotyka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Makkoshotyka (makoŝhotjka) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Sárospatak. Makkos signifas: glana.

Glano, kiu estas apud Makkoshotyka, tial la vilaĝo prenis tiun nomon

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Makkoshotyka situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Sárospatak troviĝas 7, Sátoraljaújhely 14, Pálháza 15, Miskolc 80 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1262. La loĝantoj dekomence okupiĝis pri vinkulturo. La vinkeloj estis rifuĝejoj dum la militaj jaroj. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el bieno de familio Meczner (mecner). Vilaĝservoj estas lernejo, somera arbara lernejo, kuracejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]