Makoa laganaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Makoa anaso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makoa laganaso
Makoa laganaso, masklo
Makoa laganaso, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Oxyura
Specio: O. maccoa
Oxyura maccoa
(Eyton, 1838)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makoa laganaso, Makoa oksiuro aŭ pli simple Makoa anaso (Oxyura maccoa) estas malgranda (48-51 cm longa) birdospecio el la genro de rektavostaj anasoj, kaj ties ununura membro loĝanta ĉefe en Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas nigran voston kutime tenata rekte. Temas pri specio kun seksa duformismo. Masklaj plenkreskuloj havas kaŝtanbrunan korpon, bluan bekon kaj nigran kapon etende al malantaŭa kolo kaj gorĝareo. Tiuj maskloj similas al parenca samgenrano Argentina laganaso kaj havas simile nigran kapon kiel la Aŭstralia anaso, sed la aliaj samgenranoj, nome Blankakapa oksiuro kaj Jamajka oksiuro, facile distingeblas ĉar havas blankajn vangojn, anstataŭ nigrajn. Inaj plenkreskuloj havas grizbrunan korpon kun malhelgriza beko kaj malhelbrunaj krono, nuko kaj vangostrio, dum estas hela gorĝareo. Tiu specio ne estas konfuzebla kun similaj specioj, kiuj ne ekzistas en ties teritorioj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu anaso reproduktiĝas en du ĉefaj areoj: orienta Afriko el Sudano kaj Etiopio al Tanzanio kaj okcidenten al orienta Kongo, kaj suda Afriko el Zimbabvo al Kaba Provinco, Sudafriko (du triono de la totala populacio de 9,000-11,750 individuoj. Ties reprodukta habitato estas neprofundaj nesalaj akvoj, kaj ili troviĝas ankaŭ en salecaj kaj saletaj lagoj vintre.

Pli rara ol dekomence supozate, ĝi estis suprenlistita el statuso de specio Malplej Zorga al Preskaŭ Minacata en la listo de 2007 ĉe la IUCN Ruĝa Listo.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas ĉefe de loĝantaj birdoj, sed entreprenas iome da malgrandskalaj postreproduktaj disigaj movoj serĉe de taŭgaj habitatoj dum la seka sezono.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono okazas el julio al aprilo, kaj ĉefe dum la humida sezono el septembro al novembro. Pli norde oni registris reproduktadon en ĉiuj monatoj, sed ŝajne depende el pluvo. La reproduktado okazas en solaj paroj aŭ izolaj grupoj, kun denseco de ĝis 30 birdoj por 100 hektaroj kaj kun maskloj defendante teritoriojn tiom grandajn kiom ĝis 900 m². For de la reprodukta sezono tiu specio estas pli gregema, kaj formas arojn de ĝis 1000 individuoj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Dum la reprodukta sezono ili loĝas en malgrandaj portempaj aŭ konstantaj internaj nesalaj lagoj, prefere tiuj kiuj estas neprofundaj kaj nutroriĉaj kun etendoj de emerĝa vegetaĵaro kia fragmitejoj (specioj de Phragmites) kaj tifaejoj (specioj de Typha) el kiuj ĝi dependas por nestumado. Ili povas ĉeesti ankaŭ ĉe areoj de farmoj. For de la reprodukta sezono ili vagadas ĉe pli grandaj kaj profundaj lagoj kaj salecaj lagunoj, en pli grandaj dum plumoŝanĝado.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas ĉefe akvajn senvertebrulojn inklude muŝolarvojn (Dipteroj), vermoj, insektovojn de Daphnia kaj malgrandajn nesalakvajn moluskojn. Ili povas manĝi ankaŭ algojn, nome semojn de PersicariaPolygonum, kaj semojn kaj radikojn de aliaj akvaj plantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. See BirdLife International (2007a,b).

Referencoj[redakti | redakti fonton]