Makromolekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tridimensia bildo de molekulo (proteino).

Makromolekulo estas molekulo relative tre granda kaj kun molekula maso tre alta. La makromolekuloj estas komunaj en la sistemoj vivaj sed ampleksas ankaŭ la sintezajn kaj artofaritajn polimerojn.

La polimeraj molekuloj estas tipe formitaj per unuigo de molekuloj malpli grandaj, egalaj aŭ similaj inter si, ripetitaj plurfoje (kutime ekde 100 ĝis pli ol 1000) kaj povas esti linearaj, branĉhavajretikulaj. Inter la makromolekuloj envicigas ankaŭ la makrocikloj. [1]

Laŭ IUPAK ia termino “molekulo” utiligeblas nur por indiki molekulojn je grandaj dimensioj, dum la termino “polimero” identigas substancon kombinitan per multaj makromolekuloj.

Tipoj de makromolekuloj

La biologiaj makromolekuloj plej gravaj estas:

Nanotubo de karbono.

Ankaŭ la nanotuboj dekarbono estas makromolekuloj same kiel la grafito kombinita per grandaj folio de karbonaj atomoj.

La sintezaj polimeroj ampleksas la plastojn, la sintezan gumon kaj la teksajn fibrojn, kaj havas vastegan kampon de teknologiaj aplikoj.

La artofaritaj (aŭ sentezaj) makromolekuloj estas kombinitaj per modifo de la naturaj makromolekuloj aŭ per sintezo de monomeroj.

La polimeroj plej gravaj estas kombimitaj per silicio.

Proprecoj de makromolekuloj

La makromolekuloj ĝenerale montras aktivecojn kaj fizikajn proprecojn neordinarajn; ekzemple, ili povas prezenti tipojn de agregado supermolekula kun aktivecoj propraj de likvaj kristaloj kaj do malfacile solveblaj en kemiaj solvaĵoj, facile denatureblaj kaj koncentreblaj en fenomenoj tipe koloidaj.

Notoj

  1. angle Macrocycle IUPAC Gold Book

Vidu ankaŭ