Makrospaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Makrospaco en literaturo estas la ampleksa loko kie okazas la agado de verko, sendepende de la loko kie estas la roluloj. Tiele romano okazas en la hejmo de la ĉefrolulo, en la metroo, en la futbalejo, en muzeo, ĉe la fianĉino... kiuj estas mikrospacoj, sed tiuj ĉiuj lokoj situas en makrospaco kio estas, tiuekzemple urbo, kies nomo kaj realeco povas esti dirita kaj evidenta aŭ ne.

Ekzemple, por uzi kaj kompari ekzemplojn de la Hispana literaturo, La Celestina okazas en spaco urba realisma sed ne identigita, dum La Regenta de Clarín okazas en reala urbo Oviedo, sed sub fikcia nomigo Vetusta, kaj San Manuel Bueno, mártir de Unamuno okazas en Valverde de Lucerna, fikcia kaj nereala loko, sed tute klare dirita.

Ofte la makrospaco iĝas rolulo de la propra verko, ekzemple en La Kiĥoto de Cervantes la nomo de la regiono Manĉo iĝas kontraŭrolulo, kiel makrospeco konsistiganta de ĉiuj roluloj kiuj kontraŭstaras kontraŭ la ĉefrolulo; tiele en la titoloj de la romano en diversaj lingvoj aperas la nomo de la ĉefrolulo, ne nur kiel Kiĥoto, sed kiel Quijote de la Mancha. En Uliso de James Joyce, Dublino estas makrospaco kiu iĝas eĉ ĉefrolulo.