Maksim Litvinov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Maksim Maksimoviĉ LITVINOV originale Meir Walach (n. 17-an de julio 1876 en Bjalistoko, – m. 31-an de decembro 1951 en Moskvo, Sovetunio) estis soveta diplomato, eksterafera popola komisiito (1930-39), apoganto de la tutmonda malarmigado kaj de kolektiva sekureca sistemo kun la okcidentaj landoj kontraŭ Germanio.

Li venis sub influon de la marksismo en la cara armeo kaj en 1898 membriĝis en la Socialdemokrata Laborpartio de Rusio. Oni arestis lin pro lia revolucia agado en 1901, sed li fuĝis en 1902 al Britio. Li aliĝis en 1903 al la bolŝevikoj kaj partoprenis en ties agadoj.

Kiam la bolŝevikoj enpotenciĝis en oktobro de 1917, Litvinov estis sendita al Londono, Britio kiel diplomato. Oni arestis lin en oktobro de 1918 pro propaganda agado, sed liberigis lin en januaro de 1919 kompense al brita ĵurnalisto Robert Bruce Lockhart, kiu gvidis specifan misionon en Sovet-Rusion (en 1918). Litvinov revenis al Rusio kaj iĝis kunlaboranto de la eksterafera popola komisio.

Litvinov gvidis inter 1927 kaj 1930 la sovetan delegacion por la internacia malarmiga konferenco de Ligo de Popoloj kaj tie li reprezentis radikalajn malarmigan proponojn. Oni nomumis lin en julio de 1930 al eksterafera komisiito kaj en 1932 li estis la ĉefdelegito en la ĝeneva internacia malarmiga konferenco. Litvinov gvidis la sovetan delegitaron en la londona mondkomerca konferenco de 1933. Dum lia agado, Usono prenis la diplomaciajn rilatojn kun Sovetunio (1934).

Kiam la potenco, forto de la nazia Germanio iĝis pli kaj pli minaca, Litvinov urĝigis la Ligon de Popoloj por ellabori planojn pri la kolektiva kontraŭstaro kontraŭ Germanio (1934-38). Li interparolis en nomo de Sovetunio kun Francio, Ĉeĥoslovakio (1935) pri kontraŭgermanaj traktatoj. Je efiko de la pacema, cedema politiko de la okcidentaj demokracioj kontraŭ Germanio, Sovetunio ŝanĝis sian politikan direkton. Oni forigis Litvinovon el la ministera seĝo (3-an de majo 1939), ĉar li estis judo kaj li nomo tro forte interplektiĝis kun kontraŭgermana politiko. En augusto de 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis pri reciproka neatako.

Post kiam la germanoj atakis la Sovetunion, Litvinov estis reinvitita en la eksteraferan politikon. Li laboris unue kiel ambasadoro en Vaŝingtono (nov. 1941.- aŭg. 1943), poste laboris kiel vic-eksterafera komisiito. Li pensiiĝis en aŭgusto de 1946.