Maksim Tank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
portreton de Maksim Tank pentris Gavriil Gorelov en 1939

Maksim Tank (beloruse - Максім Танк) estas pseŭgonomo de fama belorusa, sovetia verkisto kaj politikisto Eŭgeno Ivanoviĉ Skurko (17-an de septembro 1912 - 7-an de aŭgusto 1995), (beloruse Яўген Іванавіч Скурко, ruse Евгений Иванович Скурко), kiu ekde 1965 ĝis 1971 estis prezidanto de Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

naskiĝloko

Li naskiĝis en vilaĝo Pilkaŭŝĉina, apud Mjadzel, tiama Rusia Imperio, nun Minska regiono de Belorusio, en kamparula familio. La infanaĝo pasis en malfavoraj kondiĉoj de la Unua mondmilito, pro kiuj la familio en 1914 estis devigita rifuĝi. Rezulte de la Pola-bolŝevika milito kaj preskriboj de Riga pactraktato (1921) la vilaĝon Pilkaŭŝĉina aneksis Pollando.

Aŭtune de 1926, estonta poeto ekloĝis en Vilejka, kie li ekstudis en rusa privata gimnazio. La junulo aktive agadis, verkis artikolojn por laŭleĝaj kaj malpermesitaj gazetoj, partoprenis en patriota kaj kleriga movadoj, pro kio lin persekutis la pola sekreta polico. Li kelkfoje estis arestita kaj enŝlosita en prizonon.

Li komencis verki estante tiatempe gimnaziano. La unua verso - "Ekstrikis gigantoj-tuboj" sub plumnomo "Maksim Tank" estis presita en gazeto "Belorusa vivo" (Lvovo, la 7-an de aprilo 1932).

Pro partopreno en eldonado de ĵurnalo "Ĵurnalo por ĉiu", la 27-an de aprilo 1932 Maksim Tank estis arestita kaj enŝlosita en Vilno en loka prizonon "Lukiŝki".

Post aligo en 1939 de la okcidenta parto de Belorusio al Belorusa SSR, li oficis en ŝtata servo, laboris en kelkaj eldonejoj.

Maksim Tank tre amis sian edzinon Ljubov Andrejevna. Ties filo Maksim Skurko rememoras, ke post ŝia morto marte de 1995 kaj kremacio, la edzo starigis la cindrujon ĉe sia lito. Post lia morto okazinta samjare, ĝin oni metis en lian ĉerkon kaj enterigis kune en tombejo de lia naskovilaĝo Pilkaŭŝĉina.

Verkado kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En 1935 Maksim Tank komencis verki poemon "Naraĉ", kiu rakontis pri striko de fiŝkaptistoj sur lago Naraĉ. Pro cenzuro la verko ne estis presita plene, kaj pro tio la poeto elstrekis la plej akrajn momentojn kaj eldonis la poemon popece en ĵurnalo. Sed apartajn numerojn de la ĵurnalo oni konfiksis. Nur en 1940 la poeto renovigis tekston de la poemo. En 1936 estis eldonita la unua versaro de Maksim Tank - "Je bagno", en 1937 - la dua verkaro "Oksikoka koloro" kaj en aparta eldono la poemo "Naraĉ", en 1938 - la tria versaro "Sub masto". Pri liaj verkoj oni komencis diskuti en literaturaj rondoj. Grandan popularecon havis liaj tiatempaj versoj "Rendevuo", "Kanto de kalidroj" , "Nigraj pecoj", "Al tago", "Akto unua", "Tri kantoj", "Aŭskultu, la primavero venas...", "Romanco", "Sur Perono" kaj aliaj. Lirika heroo de la poeto allogis per pleneco de vivakcepto, per natureco kaj sincereco de sia konduto kaj vivo, vera humanismo. Lia filosofa liriko similas al satiraj verkoj, pejzaĵaj motivoj kaj bildoj interplektis kun montro de specifaĵoj de intima mondo de heroo. La poeto multe eksperimentis per versaj formoj.

Dum la Dua mondmilito Maksim Tank laboris en gazeto "Por Sovetunia Belorusio" en agitacia fako "Dispremu la nazian vipuron", verkis kaj eldonis poemon "Januk Sjaliba" (1943), versarojn "Akrigu la armilaron" kaj "Tra flamanta firmamento" (1945).

Unu el plej bonaj en belorusa poezio en postmilita jardeko estis versaro de Maksim Tank "Se oni scius..." (1948). Per sia enhavo kaj senco ĝi estis direktita en antaŭnelongan pasintecon, lirika heroo de la libro koncentriĝis en klarigo al si dramajn kaj tragediajn momentojn de la Dua mondmilito. Multenombraj interesaj kaj bonaj verkoj eniris en postajn versarojn de la poeto - "Sur ŝtono, fero kaj oro" (1951) kaj "En vojo" (1954). Sed tiatempaj versoj, samkiel ĉio en la tuta literaturo sovetunia tuŝis t.n. "teorion de senkonflikteco kaj ilustracieco". Sed la poeto konsciis siajn mankojn.

Dum 1948-1966 Maksim Tank laboris kiel ĉefa redaktoro de laliteratura ĵurnalo "Polimja", dum 1966-1990 - la unua sekretaro, estro de Verkista Unio de Belorusio. Li estis elektita kiel deputito de Supera Soveto de Belorusa SSR (1947-1971) kaj USSR (1969-1989), ekde 1965 ĝis 1971 estis prezidanto de Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, membriĝis en kelkaj sociaj organizacioj.

Dum la jardekoj 60-90 estis eldonitaj plej bonaj libroj de la poeto, kiaj estis alte taksitaj per kritiko kaj literaturistoj "Mia pano ĉiutaga" (1962), "Gluto de akvo" (1964), "Korespondado kun la Tero" (1967), "Estu lumo" (1972), "La vojo prilulita per sekalo" (1976) kaj ceteraj. La poeto multe verkis por infanoj, tradukis en la belarusan lingvon iujn verkojn de Aleksandro Puŝkin, Vladimir Majakovskij, Adam Mickiewicz.

Maksim Tank estas unu el plej grandaj belorusaj poetoj, apartaj literaturaj kritikoj staras lin je unu nivelo kun nobelaj laŭreatoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Калеснік У. Паэзія змаганняЖ Максім Танк і заходнебедаруская літаратура. Мн., 1959;
  • Рагойша В. Паэтыка Максіма Танка. МН., 1968;
  • Калеснік У. Максім Танк: Нарыс жыцця і творчасці. Мн., 1981
  • Арочка М. Максім Танк: Жыццё ў паэзіі. Мн., 1984,
  • Верабей А. Максім Танк і польская літаратура. МН., 1984,
  • Танк Максім // Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Склад. А. К. Гардзіцкі.Нав. рэд. А. Л. верабей. - Мн.: Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.: іл. ISBN 5-300-00709-X
  • Танк Максім //Беларускія Пісьменікі: Біябібліяграфічны слоўнік. У 6 т. / пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн.: БелЭн, 1992-1995.
  • Ліс А. На разломе эпохі //Полымя. 2000, №9;
  • Мікуліч М. Паэзія рэчаіснасці: У свеце Максіма Танка. Мн., 2001,
  • ЭГБ, т 6-1,
  • Маракоў Л. У. Рэпрэсаваныя літаратары, навукоўцы, работнікі асветы, грамадскія і культурныя дзеячы Беларусі, 1794-1991. Энц. даведнік. У 10 т. Т.2. - Мн., 2003. ISBN 985-6374-04-9
  • Бугаёў Д. Паэзія Максіма Танка. - 2-е выд., выпр. і дап. _Мн., 2003.

Gratifikoj[redakti | redakti fonton]

  • 1968 - Popola poeto de BSSR
  • 1972 - Akademiano de la Nacia Akademio de BSSR
  • 1974 - Heroo de Socialisma Laboro de USSR
  • Kvar Ordeno de Lenin (1962), (1967), (1974), (1982)
  • Pollanda ordeno Pro Meritoj (Order Zasługi Rzeczypospolitej Polskiej)
  • Laŭreato de kelkaj prestiĝaj premioj
  • 1987 - Honora civitano de Minsko

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • Ekde 1995 Belorusa Pedagogia Universitato portas nomon de Maksim Tank
  • En Minsko estas strato Maksim Tank


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]