Maksimilian Voloŝin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maksimilian Voloŝin
Maksimilian Voloŝin
Rusia verkisto, pentristo kaj arto-logo
Naskiĝo 28-a de majo 1877
en Kievo (Rusujo, nun Ukrainio)
Morto 11-a de aŭgusto 1932
en Koktebelo (Sovetunio, nun Ukrainio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Maksimilian Aleksandroviĉ Voloŝin (la ĝusta famili-nomo estas Kirijenko-Voloŝin, la plena rusa nomo aspektas kiel Максимилиан Александрович Кириенко-Волошин, eventuale esperantigebla kiel Maksimiliano Voloŝino, vivojaroj 18771932) estas ruslingva poeto, tradukisto, pentristo, arta kaj literatura kritikisto kaj socia aganto. La poeto estas konsiderata kiel unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la rusa simbolismo.

La infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Maksimilian Voloŝin naskiĝis la 28-an de majo 1877 en Kievo en la familio de juristo. Lia patro, Aleksandr Maksimoviĉ Kirijenko-Voloŝin, estis posteulo de rusiĝintaj kozakoj; la patrino, naskita Jelena Ottobaldovna Glezer, estis posteulino de germanoj, risiĝintaj jam en la 17a jarcento. Laŭ la rememoroj de la poeto mem li estis produkto de miksiĝo de kelkaj sangoj (la rusa, la germana, la ital-greka).

En la jaro 1881 la patro de la poeto mortis, kaj ekde tiu tempo la knabo estis edukata nur de la patrino (kun kiu la poeto subtenis bonajn rilatojn dum la tuta vivo). Ĝis la 16-jara aĝo la familio de Voloŝin loĝis ĉefe en Moskvo, ĉi tie la poeto studis en gimnazio kaj komencis verki la unuajn versaĵojn kaj okupiĝi pri la tradukado (el Heine). En la jaro 1893 la patrino aĉetis ter-pecon en Koktebelo (en Krimeo, apud Teodozio), kaj ekde tiam la tuta vivo de la poeto estis ligita al tiu loko.

En la jaro 1897 Voloŝin finas la Teodozian gimnazion kaj revenas en Moskvon. Laŭ la familia tradicio li eniras la juran fakultaton de la Moskva universitato.

La memstariĝo[redakti | redakti fonton]

Studante en la universitato Voloŝin aliĝis al revoluciemaj grupoj kaj pro la partopreno en la tutrusia studenta striko (februare 1900) li estis eksigita de la fakultato. Por eviti pli seriozajn postsekvojn, li kiel laboristo veturis en Centran Azion por konstrui la Taŝkent-Orenburgan fervojon. Kiel poste substrekis la poeto mem, tio estis la decidiga momento en lia spirita vivo: "Ĉi tie mi eksentis Azion, la Orienton, la antikvecon, la relativecon de la eŭropa kulturo".

Tamen ĝuste la studado de la okcident-eŭropa arta kaj intelekta kulturoj iĝis lia vivo-celo. Komence de la XXa jarcento la poeto multe vojaĝas tra diversaj landoj de Eŭropo, tamen ĉefe loĝas en Parizo, studas en diversaj bibliotekoj, frekventas la art-kursojn en Sorbono. Por pli bone kompreni la pentro-arton en Parizo li mem ekstudis ĝin, vizitante la lecionojn de Je. S. Kruglikova.

Jam ekde la jaro 1900 Voloŝin publikigas multnombrajn kritikajn kaj artajn artikolojn en la revuoj "Vesi" ("La pesilo"), "Rus" ("Rusujo"), "Zolotoje runo" ("La orfelo"), "Apollon" ("Apolono") kaj aliaj. Liaj multnombraj artikoloj proklamas kaj defendas la ideologion de modernismo, enkondukas la novajn detalojn de la rusa literaturo (precipe la kreaĵojn de la "pli junaj simbolistoj") en la kuntekston de la moderna eŭropa kulturo. Samtempe la poeto poeziumas (tamen, ankoraŭ ne tro multe, la unua verskolekto aperas nur en 1910) kaj tradukas la versaĵojn de francaj poetoj.

Kelkajn jarojn antaŭ la Unua mondmilito la poeto pasigas jam en Koktebelo. Li multe pentras, la ĉefa poezia figuro por Voloŝin en tiu tempo iĝas la belga poeto Verhaeren. En la jaro 1914 li veturas en Svislandon, kie partoprenas la konstruadon de la templo de Sankta Johano (templo de antropozofoj, la simbolo de frateco de la nacioj kaj religioj); poste li loĝas en Parizo. Tiutempe la ĉefaj temoj de lia kreado estas la kontraŭmilitaj. En la jaro 1916 li revenas en Koktebelon, en kiu li loĝas seninterrompe jam ĝis la morto.

Portreto de M. Voloŝin fare de B. M. Kustodijev, 1924
La tombo de M. Voloŝin sur la monteto Kuĉuk-Jeniŝar

La viv-kulmino[redakti | redakti fonton]

La Oktobran Revolucion la poeto diference de multaj aliaj rusiaj artistoj akceptis kiel neeviteblan historian eventon: li opiniis, ke ĝi estas elprovo, kiun Rusio devas trapasi. La revolucio kaj la interna milito provokis ankoraŭ unu seriozan ŝanĝon en la viv-konceptoj de Voloŝin: li plene turnis siajn animon kaj pensojn al Rusio. La ĉefa bildo de liaj versaĵoj de tiu ĉi periodo iĝas la Patrio-patrino.

Dum la interna milito Voloŝin loĝis en Krimeo, kiun intermite regis jen la bolŝevikoj, jen la invadantoj. En tiu malfacila tempo Voloŝin sukcesis resti "ekster la batalo"; en sia domo li konstante kaŝis kaj savis jen tiujn, jen la aliajn. Laŭ liaj propraj vortoj, li savadis nek "ruĝulojn", nek "blankulojn", sed simple homojn.

Malgraŭ tio, ke Voloŝin subtenis la revolucion kaj dum la interna milito eĉ savis gravan ruĝarmean gvindanton Béla Kun, post la jaro 1923 oni ĉesis publikigi liajn versaĵojn kaj forgesis lian nomon ĝis la jaro 1961. Laŭ la esprimo de unu el la "oficialaj" ideologoj de tiu tempo, Voloŝin "estis unu el la plej sensignifaj dekadencistoj, kiuj ne subtenis la revolucion". Tial post la jaro 1926 la poeto preskaŭ plene distanciĝas de la literatura agado (de tiam li verkis nur kelkajn grandajn versaĵojn kaj filozofiajn poemojn). Li loĝas en Koktebelo, pentras, foje organizas art-ekspoziciojn en Moskvo, Leningrado, Teodozio, Odeso kaj aliaj lokoj. Sian domon li transformis en la gastejon por la verkistoj. Tiun gastejon vizitis multaj elstaraj artistoj de Sovetunio. En la jaro 1931 Voloŝin testamentis la domon al la Unuiĝo de la sovetiaj verkistoj. Nuntempe en la domo funkcias la muzeo de Voloŝin.

Voloŝin mortis pro pneŭmonio la 11-an de aŭgusto 1932. Laŭ lia peto li estis enterigita sur la plej alta punkto de la koktebela golfo - sur la monteto Kuĉuk-Jeniŝar.

La ĉefaj art-kreaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Verskolektoj
    • "Versaĵoj" («Стихотворения», 1910)
    • «Anno mundi ardentis» (1916)
    • "Rompaĵoj" («Иверни», 1918)
    • "Surdmutaj demonoj" («Демоны глухонемые», 1919)
    • "Nebrulanta arbetaĵo. Versaĵoj pri la milito kaj revolucio" («Неопалимая купина. Стихи о войне и революции», publikigita postmorte)
    • "Laŭ la vojoj de Kaino. La tragedio de la materia kulturo" («Путями Каина. Трагедия материальной культуры», publikigita postmorte)
  • Monografioj
    • "Verhaeren. La sorto. La kreado. La tradukoj" («Верхарн. Судьба. Творчество. Переводы», 1919)
    • "La etoso de gotiko" («Дух готики», 1912-13, nefinita)
    • Voloŝin estis la aŭtoro de la unua monografio pri la rusa pentristo V. I. Surikov
  • Artologiaj artikoloj
    • Laŭ la konataj faktoj, entute Voloŝin aŭtoris 36 artikolojn pri la rusa literaturo, 28 - pri la franca, 35 - pri la franca kaj rusa teatroj, 49 - pri la kultura vivo de Francio, 34 - pri la rusa pentroarto, 37 - pri la franca pentroarto. Libroforme aperis nur 1 volumo ("La bildoj de l' kreado" - «Лики творчества», 1914). La restaj 4 volumoj dum lia vivo restis neeldonitaj.
  • Tradukoj
    • Voloŝin tradukis el la franca lingvo la verkojn de A. Regnier, Verhaeren, Villiers de l'Isle-Adam, Clodel ka.
  • Pentraĵoj
    • Voloŝin pentris ĉefe akvarelojn, kiuj prezentis diversajn vidaĵojn de Krimeo. Multaj liaj pentraĵoj nun troviĝas en grandaj muzeoj kaj privataj kolektoj.
La roko de la Karadaga masivo, bildiganta la profilon de M. Voloŝin

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Unu el la rokoj de la Karadaga masivo apud Koktebelo, vidata de certa distanco, mirinde similas la profilon de Voloŝin, kion li kelkfoje mencias en la diversaj versaĵoj.
  • La poeto kulpis pri unu el la plej grandaj mistifikoj en la literatura vivo de Rusio: li kunaŭtore famigis junan poetinon Jelizaveta Dmitrijeva, uzante por ŝi la pseŭdonomon Ĉerubina de Gabriak.
  • Pri sia versaĵo "La rusia revolucio" en la membiografio la poeto diris la jenon: "Mi havas la versaĵojn, kiuj same plaĉis kaj al "ruĝuloj", kaj al "blankuloj". Mi scias, ekzemple, ke mia versaĵo "La rusia revolucio" estis nomita la plej bona karakterizo por la revolucio fare de la du ideaj gvidantoj de la kontraŭaj partioj (iliajn nomojn mi prisilentos)."
  • Pri sia kapablo trovi la plej trafajn esprimojn kaj pritaksojn la poeto en la sama membiografio diris la jenon: "En la jaro 1919 la blankuloj kaj ruĝuloj, intermite okupante Odeson, siajn proklamojn, direktitajn al la loĝantaro, komencadis per la samaj vortoj de mia versaĵo "La Bresta pac-interkonsento". Tiaj fenomenoj estas mia literatura fierindaĵo, ĉar ili atestas, ke eĉ en la momentoj de la pleja malordo mi povis parolante pri la plej modernaj kaj diskutindaj aferoj trovadi tiajn vortojn kaj tian perspektivon, ke ilin akceptis kaj tiuj, kaj la aliaj."
  • Voloŝin serioze interesiĝis pri astronomio kaj ĝis la jaro 1927 estis eĉ membro de la Franca Astronomia Societo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.