Maksimiliano-Ordeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bavara Maksimilian-Ordeno por Scienco kaj Arto en 1980

La Bavara Maksimilian-Ordeno por Scienco kaj Arto (germanlingve: Bayerischer Maximiliansorden für Wissenschaft und Kunst), paralelo al la prusa meritordeno Pour le Mérite, estas nuntempe la plej alta distingo de la germana federaciero Bavarujo. La 28-an de novembro 1853 Maksimiliano la 2-a, reĝo de Bavarujo, fondis la ordenon, ĝis 1932 entute 351 fojojn transdonitan. Post 1932 la ordeno ne plu estis disdonita. Nur post 1980 la tiama ĉefministro de Bavarujo re-enkondukis ĝin kaj transdonis ĝin unuafoje en 1981. Ekde tiam 184 personoj ricevis ĝin.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]