Maksimiliano la 2-a Emanuelo (Bavario)
El Vikipedio
Maksimiliano la 2-a Emanuelo de Bavario, plena germana nomo Maximilian II. Emanuel Ludwig Maria Joseph Kajetan Anton Nikolaus Franz Ignatz Felix, mallonge Max Emanuel (naskiĝis la 11-an de julio 1662 en Munkeno, mortis la 26-an de februaro 1726 samloke), el la dinastio Wittelsbach estis de 1679 ĝis 1706 kaj ekde 1714 ĝis 1726 duko de Supra kaj Malsupra Bavario kaj Supra Palatinato kaj princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, kaj ankaŭ de 1692 ĝis 1706 guberniestro de la Hispana Nederlando.
Maks Emanuel naskiĝis kiel unua filo de princo-elektisto Ferdinando Maria kaj lia edzino Henrieta Adelaida de Savojo (filino de Viktoro-Amadeo la 1-a de Savojo) en la rezideja urbo Munkeno. Lia patrino poste ricevis donace – kiel danko por la longe atendita nasko de tronheredonto – la monon por konstruigi Palacon Nymphenburg, kiun ŝia filo multe plivastigis.
Post la morto de lia patro, en 1679 Maks Emanuel ekregis kiel princo-elektisto kaj modernigis la bavaran armeon laŭ franca ekzemplo.
(...)
[redakti] Vidu ankaŭ
| Antaŭulo Ferdinando Maria okupita de Aŭstrio |
Princo-elektisto de Bavario 1679 - 1706 1714 - 1726 |
Posteulo okupita de Aŭstrio Karolo la 1-a Albreĥto |
| Antaŭulo Fray Antonio de Agurto |
guberniestro de la Hispana Nederlando 1692 - 1706 |
Posteulo okupita de Britio kaj Nederlando |
| Antaŭulo Filipo la 5-a |
duko de Luksemburgo 1712 - 1714 |
Posteulo Karolo la 6-a |

