Maksimiliano la 3-a Jozefo (Bavario)
El Vikipedio
Maksimiliano la 3-a Jozefo Karlo, germane Maximilian III. Joseph Karl, mallonge Max III. Joseph (naskita la 28-an de marto 1727 en Munkeno, mortinta la 30-an de decembro 1777 samloke) estis princo-elektisto de Bavario de 1745 ĝis 1777.
Vivo [redakti]
Konventionstaler kun portreto de Maksimiliano la 3-a Jozefo
Maks la 3-a Jozefo estis filo de imperiestro Karolo la 7-a Albreĥto. Post la fiasko de la Milito de aŭstria sukcedo li rezignis pri ĉiuj hegemoniaj ambicioj.
En 1777, princo-elektisto Maksimiliano la 3-a Jozefo, nomata "la tre amata", mortis je variolo. Post mallonga milito de bavara sukcedo, la palatinata linio de la Vitelsbaĥoj heredis la bavaran tronon.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Literaturo de kaj pri Maksimiliano la 3-a Jozefo (Bavario) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko
| Antaŭe: | Princo-elektisto de Bavario | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Karolo la 1-a Albreĥto | 1745 - 1777 | Karolo la 2-a Teodoro |