Makula karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makula karpodako
Makula karpodako
Makula karpodako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. rubicilla'
Carpodacus rubicilla
(Guldenstadt, 1775)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makula karpodako (Carpodacus rubicilla) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Uragus” aŭ “Rubicilla. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi troviĝas en Afganio, Azerbajĝano, Ĉinio, Kartvelio, Barato, Kazaĥio, Kirgizio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio. Ties natura habitato estas tundro kaj moderklimataj herbejoj.

Ĝi estas specio kun tre ruĝkarminaj kapo, kolareo kaj subaj partoj iom helpunktecaj. La dorso estas ruĝecbruna kun malhela punkteco. La flugilplumoj kaj vosto estas nigrecaj. Ankaŭ la kruroj estas nigrecaj. En kapo estas malhela brido el la beko al la okuloj kaj ioma mustaĉa mallonga strieto. La beko estas hela, mallonga kaj tre dika ĉebaze. La orelareo kaj subpugo estas iom hela.

Referencoj[redakti | redakti fonton]