Makula ptilonorinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Makula ptilonorinko (Ptilonorhynchus maculatus) estas birdo de la genro de Ptilonorinkoj amplekse distribuata tra interna Kvinslando kaj Novsudkimrio.

Kampostudo fare en la Nacia Parko Taunton, de centra Kvinslando de Fiona Randall el la Universitato de Edinburgo, Skotlando montris ke la Makula ptilonorinko (Chlamydera maculata) en tiu parko regule imitas la alvokojn de la Fajfomilvo, kaj la frekvenco de tiu kamuflimito pliiĝas dum la progreso de la reprodukta sezono.[1] La funkcio de tiu kamuflimito estas nekonata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2002)Vocal Mimicry in Spotted Bowerbirds. Alirita 2007-04-24.