Makulbeka tukaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Makulbeka tukaneto
Makulbeka tukaneto
Makulbeka tukaneto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Selenidera
Specio: S. maculirostris
Selenidera maculirostris
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Makulbeka tukaneto (Selenidera maculirostris) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio S. maculirostris signifas en la latina “kun makuloj en la beko” kaj vere tio estas la plej karaktera eco kiu diferencas la specion de aliaj membroj de la genro, nome tri aŭ kvar vertikalaj malhelaj bildostrioj en la centro de la supra makzelo, iamaniere simila al tiuj de alia tukano, nome la Skribarasario, se tiukaze la strioj estas nur linioj anstataŭ pli larĝaj strioj, kiel ĉe la Makulbeka tukaneto, kiu estas la ununura membro en la genro kaj inter tukanetoj kiu montras similan bekobildon, kiu aperas jam kiam la junuloj estas nur dumonataj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la resto de la beko montras specifan bildon, tio estas samkolore malhela parto post la strioj kaj antaŭ la pli hela (blankeca, verdeca aŭ flaveca) bekopinto. La suba makzelo montras similan helgrizan koloron (sen strio) sed kun la malhela kaj hela markoj fine.

Pri la plumaro, tiu ĉi specio montras ekzemplon de seksa duformismo, kutima en la genro. Nome la masklo estas multe pli malhela ol la ino kun nigraj (kun iometa malhelblua ĝenerala nuanco) krono, gorĝo, kolo, nuko, brusto kaj supra ventro, dum la dorso (separita de ne tiom klara flava duonkolumo kiom ĉe aliaj membroj de la genro), flugiloj kaj vosto estas tre malhelverdaj (tiu lasta kun bruna vostopinto). Malantaŭ la ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas sufiĉe markita flava parto (fakte unue pli oranĝeca kaj poste purflava “orelo” aŭ vango) kiun ankaŭ aliaj specioj de la genro montras, sed ĉe tiu ĉi sufiĉe longa ĝis atingi preskaŭ la nukon. En flankoj estas ne tiom klare markita flava makulo kaj ne tiom klare rondoforma kiom ĉe aliaj samgenraj specioj, sed pli nuanca. La femuroj estas verdecaj kiel sekvo de la flaveca parto. La beko, longa kaj kurva, finas per hokilo. La ĉirkaŭokulaj nudaj haŭtaĵoj estas verdecaj. La subpugo estas ruĝa.

La ino anstataŭ nigron montras brunajn partojn pli hele en subaj partoj, kaj la verdaj partoj ne estas tiom malhelverda. La flava “orelo” estas nur nuanca kaj ne tiom kontrasta kaj longa kaj same pli senkolora estas la flavaj markoj subnuka kaj flankaj. Tamen la beko estas similmarkita, sed iomete malpli granda. Same la junuloj estas iom pli senkoloraj. Temas pri specio 33 al 35 cm longa kaj 140-200 g peza.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en nordorienta Argentino, eble en Bolivio, sudorienta Brazilo kaj orienta Paragvajo, do sufiĉe pli suda teritorio ol tiuj de aliaj tukanoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montetaroj. Ili povas moviĝi, do, inter 1000 m de altituda diferenco.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas sole, laŭ paroj aŭ etaj grupoj, diversajn fruktojn (kiel de figarboj, palmojbananoj, kies disvastiĝo helpas per disigo de ties kernoj), sed ankaŭ insektojn kaj etajn vertebrulojn, post kio ili sufiĉe ripozas; keil ĉe aliaj samgenranoj inter la branĉaro de la arbaro, sed ankaŭ surgrunde. Trinkas akvon falitan sur plantoj.

Por reproduktado ili uzas jam uzitajn arbotruon de pegedoj, dum en kaptiveco ili elfosas truon en putrinta arbotrunko aŭ arbopeco. En la suda parto de la teritorio la reproduktado okazas de oktobro al januaro, en la norda parto de decembro al junio. La pariĝado komencas per maskla ofero al ino de vomitaj frukteroj. La ceremonio kompletiĝas per plumaranĝo, kapoklinado kaj aliaj movoj. La ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn, kiuj estos kovataj dum 14 tagoj kaj elnestiĝo okazas post monato kaj duono, sed poste la idoj estos ankoraŭ manĝigataj de la gepatroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo estas sufiĉe komuna specio, eĉ oni bredas kaj oni vendas ilin en vendejoj, por malhelpi troan ĉasadon, sed senarbarigo detruas habitaton en aliaj teritorioj. Sovaĝe ili vivas 15 jarojn, kaptive multe malpli.

Estas du subspecioj:

  • Selenidera maculirostris hellmayri: Troviĝas en Nordorienta Brazilo.
  • Selenidera maculirostris maculirostris: Troviĝas en Suda Brazilo, nordorienta Argentino kaj orienta Paragvajo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]