Makulkorako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulkorako
Makulkorako
Makulkorako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. corax'
Corvus corax
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
Formortinta (1948)
Subspecioj

Corvus corax varius morpha leucophaeus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makulkorako (Corvus corax varius morpha[1] leucophaeus) estis kolormorfo de la subspecio de la Nordatlantiko de la Komuna korako kiu troviĝis nur en la Ferooj kaj estas formortinta ekde la mezo de la 20a jarcento. Ĝi havis grandajn partojn de blanka plumaro, ĉefe ĉe kapo, flugiloj kaj ventro, kaj ties beko estis helbruna. Krom tio, ĝi aspektis kiel la nigraj birdoj (morfo typicus).

Specimeno de Makulkorako ĉe Føroya Náttúrugripasavn.

En feroa, la birdo estis nomata hvítravnur ("Blanka korako"). Normalaj individuoj de la subspecio varius, kiu troviĝas en Islando kaj la Ferooj, jam montras tendencon al pli ekstensaj blankaj plumobazoj kompare kun la nomiga subspecio. Sed nur en la Ferooj, mutacio en la metabolismo de la melanino fiksiĝis en la populacio, farante ke kelkaj birdoj havis ĉirkaŭ duonon de la plumaro tute blankaj. Dum albinaj specimenoj foje okazas en birdopopulacioj, la Makulkorako ŝajne ne estas bazita sur tiaj okazaĵoj, sed sur konstanta aŭ almenaŭ regula parto de la loka populacio de korakoj.

Ĉar tiuj palearktaj birdoj libere interagadis kaj interreproduktiĝis kun la nigraj korakoj kiuj ankoraŭ troviĝas en la insuloj, ili ne konstituis distingan subspecion. Tamen, ili bildigas du aspektojn de la genetiko de la populacio: genetika ŝanĝo, kiu en malgrandaj populacioj povus ŝanĝi la frekvencon de aleloj laŭlonge de la tempo (en tiu kazo, kaŭzante, ke la eventuala mutaciado disvastiĝas kaj iĝas konstanta parto de la genaro de la korakoj de la Ferooj), kaj kial nova, distinga subspecio povas evolui laŭlonge de la tempo el distinga parto de la populacio. Se la nigraj kaj makulkorakoj estus pariĝintaj prefere kun siaj propraj morfoj, laŭlonge de la tempo parto de la populacio de Makulkorakoj povus esti survivinta, ĉar ties koloro probable estus haviginta ilin pli bonan kamufladon dum predado ĉe marbirdoj (plej parto el kiuj ankaŭ estas nigroblankaj).

Pentraĵo de Skarvanesi 18 fuglar kun la Makulkorako en suba dekstra angulo.

La unua informo de Makulkorako ŝajne estas de antaŭ 1500 nome en la verko de kvæði Fuglakvæði eldra ("La malnova balado de birdoj") kiu mencias 40 lokajn speciojn, inklude la Granda aŭko. Poste, la Makulkorako estas menciita en informoj de Lucas Debes kaj Jens Christian Svabo. Carl Julian von Graba en 1828 parolis pri dek individuoj kiujn li mem vidis kaj asertas, ke tiuj birdoj, kvankam malpli nombraj ol la nigra morfo, estis tre komuna.

Díðrikur á Skarvanesi, la unua pentristo de la Ferooj, pentris la serion Fuglar, nombro de portretoj de birdoj. En sia 18 fuglar ("18 birdoj"), la animalo en la malsupra dekstra angulo povas esti identigita kiel Makulkorako. La pentraĵo estas en ekspozicio en la muzeo Listaskálin pri arto de la Ferooj en Tórshavn.

Malapero

La 6 specimenoj de la Zoologisk Museum

Bildita de Skarvanesi, kiu evidente pentris ĝin el remburitaj birdoj, la Makulkorako estis objekto de intereso por kolektantoj. Dum la 19a jarcento, makulkorakoj estis selekte pafitaj ĉar ili povis atingi altajn prezojn; la sýslumaður (ŝerifo) de Streymoy, Hans Christopher Müller iam pagis du danajn talerojn por remburita specimeno el Nólsoy. Tiaj grandaj monkvantoj por la malriĉaj farmistoj de la Ferooj, faris, ke pafado de Makulkorako iĝis profita entrepreno. Aldone, korakoj ĝenerale estis ĉasataj kiel plago. Meze de la 19a jarcento, ĉiu viro de la Ferooj en ĉasaĝo ricevis ordon per reĝa dekreto pafi almenaŭ unu korakon aŭ du aliajn predantajn birdojn ĉiujare aŭ estus monpunita de kvar svedaj ŝilingoj. Unu el la lastaj specimenoj de Makulkorako estis pafita la 2an de novembro de 1902 en Mykines. Aŭtune de 1916, alia birdo estis vidata ĉe Velbastaður kaj ĉe Koltur. La lasta konata individuo estis trovata vintre de 1947 en Nólsoy, kaj malaperis malfrue de 1948. Ĉar tiuj lastaj vidaĵoj disvastigis intereson, ŝajnas probable ke post 1948, neniu Makulkorako estis plu vidata.

Makulkorako ĉe poŝtmarko de la Ferooj, FR 276

La Makulkorako, ĉar estis nur kolorvarianto, diferenciĝis nur pri unu aŭ malmultaj aleloj (male al multnombraj genoj en vera subspecio) el la nigraj birdoj. La "makuleca" alelo(j) estis recesiva aŭ (se ili estis pli da unu) kaŭzis nur la novan koloron se estis ĉiu el ili. Tio evidentiĝas pro tio ke la lastaj vidaĵoj okazis kiam jam ne estis regula reproduktanta populacio de makulkorakoj, kaj pro la observado d H. C. Müller.[2] Tiele, ne certegas, ke la formo estas ja formortinta, se oni povus paroli pri "formorto" en la senco de genetiko de la populacioj. Teorie, la alelo(j) povus ankoraŭ ekzisti sed kaŝe en nigraj individuoj de la subspecio kaj tiele, Makulkorako povus naskiĝi iam. Tamen ĉar la populacio de korakoj en la Ferooj malpliiĝis al kelkaj centoj de birdoj dum la lastaj jardekoj, tio ne ŝajnas probable.

Makulkorako, registrigo, Zoologisk Museum. Kopenhago

Nuntempe, oni konas 15 specimenojn de Makulkorako: ses en Kopenhago (Zoologisk Museum), kvar en Novjorko, du en Upsalo, unu en Leiden, unu en Braunschweig (Naturhistorisches Museum) kaj unu en Dresdeno. La 12an de junio de 1995, la Poŝto de la Ferooj eldonis poŝtmarkon de FR 276 kiu montras Makulkorakon. Ĝi estis pentrita de la fama feroa artisto kaj sciencista bildisto Astrid Andreasen.

Referencoj

  1. Nomenklaturo de formoj - variantoj kaj formoj – ne estas regulata de la ICZN. Diskutinde, la Makulkorako povus esti konsiderata loka formo
  2. Ŝablono:De icon (1869) “Vogelfauna der Färöer (Färöernes Fuglefauna af Sysselmaand Müller 1862.) Aus dem Dänischen übersetzt und mit Anmerkungen versehen. Teil 1.”, J. Ornithol. 17 (2), p. 107–118. doi:10.1007/BF02261546. 

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link FA