Makulpetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Makulpetrelo
Makulpetrelo
Makulpetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma inexpectata
(J.R. Forster, 1844)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Makulpetrelo (Pterodroma inexpectata) estas specio de marbirdo kaj membro de la genro de burdopetreloj. Tiu birdospecio estas 33–35 cm granda, kun enverguro de 74–82 cm. Ties subaj partoj estas malhelgrizaj kaj subaj blankaj kun nigraj okulareo kaj beko, tiu iom hokeca pinte.

Tiu specio estas tre pelaga, kaj rare alproksimiĝas al tero, escepte por reproduktado kaj idozorgado. La Makulpetrelo manĝas ĉefe fiŝojn kaj kalmarojn, kaj ankaŭ iome da krustuloj. Ĝi estas transekvatora migranto, kiu reproduktiĝas en Novzelando kaj iome en aliaj pli malgrandaj insuloj, kaj poste moviĝas al la Beringa Maro, kie ili koncentriĝas ĉe la Alaska Golfo kaj ĉe la Aleutaj Insuloj.

La Makulpetrelo uzas nestotruojn kaj rokfendojn por nestumi ene. Ĝi estis iam pli nombra ol nuntempe. La nombroj de la specio estis kaj estas plue tuŝitaj de predado fare de enmetitaj mamuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]