Makuvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makuvoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Makua virino kun farbita vizaĝo en Mozambiko

La makuvoj estas bantua etno, kiu loĝas en la nordo de Mozambiko kaj en la regiono Mtwara en la sudo de Tanzanio. La nombron de la makuvoj oni en 1996 indikis je 2,5 milionoj[1].

La esperantigo de la nomo de tiu bantua etno bezonas zorgan pripenson. En Afriko ili estas nomataj aŭ MakuaMakhuwa. La esperantigo de la nomo per makuoj konfliktus kun la nomo de la etno makuoj en Brazilo. Do makuvoj estas preferinda.

Ilia lingvo estas la makua lingvo (bantua) kun iso-639-3-kodo vnw.

Atentu: En la vikidatumoj-ero pri ĉi tiu bantua etno estas ankaŭ konfuzo kun iu etno en Indonezio!

Fontoj[redakti | redakti fonton]