Skalmodelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Makveto)
Skalmodelo de la Turo de Londono. Tiu maketo troviĝas ene de la turo mem.
Skalmodelo de akvopelada elektrogeneratoro

Maketo[1]Skalmodelo estas plej ĝenerale fizika reprezentado de objekto, kiu konservas precizajn rilatojn inter plej superregaj aspektoj de la modelo, kvankam absolutaj valoroj de la originaj trajtoj ne devas esti konservitaj. Tio ebligas ĝin montri iom da karakteraro aŭ trajtaro de la origina objekto sen ekzamenado de la origina objekto mem. La plej konataj skalmodeloj reprezentas la fizikan aspekton de objekto en miniaturo, sed ekzistas multaj aliaj specoj.

Skalmodeloj estas utiligitaj en multaj kampoj inkluzive de inĝenierado, arkitekturo, kino, armea komando, vendkapablo kaj eĉ distro en ŝatokupa modelismo. Dum ĉiu kampo povas utiligi skalmodelon por malsama celo, ĉiuj skalmodeloj estas bazitaj sur la samaj principoj kaj devas renkonti la samajn ĝeneralajn postulojn esti funkciaj. La detalpostuloj varias depende de la bezonoj de la modeliganto.

Por esti vera skalmodelo ĉiuj signifaj aspektoj devas esti precize modeligitaj, kiel ekzemple materialaj trajtoj, tiel ke la interagado de la skalmodelo kun la ekstera mondo estu fidinde rilatita al la interagado de la origina objekto kun la reala mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harris, Harry G.. (1999) Structural Modeling and Experimental Techniques. CRC Press LLC. ISBN 9780849324697.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]