Malé Zálužie

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malé Zálužie [malE zAluĵie], hungare Újlacska [Ujlaĉka] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Ĝis 1948 la oficiala slovaka loknomo estis Ujlaček.

Malé Zálužie situas en la plej griza parto
Malé Zálužie
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Nitra
Distrikto Nitra
Poŝtkodo 951 24
Aŭtokodo NR
Telefona antaŭkodo ++421-37-....
Demografio
Loĝantaro  261 (en 2007)
Geografio
Koordinatoj
48°26′12″N 17°59′08″O  /  48.43667°N, 17.98556°O / 48.43667; 17.98556 (Malé Zálužie)Koordinatoj: 48°26′12″N 17°59′08″O  /  48.43667°N, 17.98556°O / 48.43667; 17.98556 (Malé Zálužie)
Alto 160 m s.m.
Areo 6 km²
Horzono UTC+1 (en somero +2)
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

Situo [redakti]

Malé Zálužie situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Radošina-Nitra (urbo). La lasta urbo troviĝas je 17 km-oj.

Historio [redakti]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1390 laŭ tiama hungara ortografio "Kysvylak". En 1598 la turkoj bruldetruis la setlejon. En 1715 oni komputis tie 22, post 5 jaroj 20 familiojn. En 1751 51 domoj kaj muelejo estis tie. En 1787 loĝis tie 252 vilaĝanoj en 39 domoj, en 1828 260 vilaĝanoj en 38 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Újlacska 361 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malé Zálužie 270 homoj, (268 slovakoj).

Vidindaĵoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Hungara Vikipedio