Malý Kiar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malý Kiar, hungare Hontkiskér estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice, nun estas ekstera parto de Levice. En la hungara nomo Kér estas hungara gentonomo, verŝajne en 895 ili loĝis tie.

Malý Kiar en la mapo

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, Levice troviĝas 7 km proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1290 en formo Ker, tiutempe la kampoj apartenis al vikario de Esztergom. En 1910 loĝis en la vilaĝo 418 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hont, al distrikto de Bátovce, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]