Mala Dobronj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj

Mala Dobronj, ukraine Мала Добронь, hungare Kisdobrony estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. Mala kaj kis signifas: malgranda kaj faras diferencon de la proksima simila vilaĝo "Granda Dobronj".

Situo

Mala Dobronj situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Ĉop-Mukaĉeve. La lasta troviĝas 26, Ĉop 10, Uĵhorodo 38 km-ojn.

Historio

La tataroj en 1241 detruis la vilaĝon tiam nomatan Csépánfölde. La nomo Dobrony aperis unue en 1372. En 1910 loĝis en Kisdobrony 1207 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Kisdobrony apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Kisdobrony rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis 154 da hungaroj al trudlaboro, inter ili mortis 72. Ekde 1945 Mala Dobronj apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Mala Dobronj 1872 da homoj, (1728 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, artlernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, 6 vendejoj.

Vidindaĵoj