Malabara bunta bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malabar Pied Hornbill 1.jpg
Malabar Pied Hornbill 1
Самка выше, самец ниже

La malabara bunta bucero (Anthracoceros coronatus) el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj troviĝas en la provincoj Junnan kaj Gŭangŝji de Ĉinio, kaj ankaŭ en regiono de Hindio ĝis Tajlando. La maskla kaj femala buceroj havas saman koloron. Ilia supra korpo estas brile nigra kaj la malsupra korpo blanka. Ĉe la flugiloj kaj vostopinto troviĝas po unu blanka strio, kiu estas aparte okulfrapa dum flugado. Ĉe la supro de ĝia granda beko troviĝas kornosimila elkreskaĵo kun unuopa pinto. La beko kaj elkreskaĵo estas malhelflavaj. Sur la elkreskaĵo de la plenkreska bucero troviĝas nigraj strioj, kiuj varias laŭ aĝo kaj sekso.

La malabaraj buntaj buceroj vivas en altaj arbaroj kaj aktivadas en la supra parto de arboj, iam serĉas manĝaĵojn surtere. La birdo manĝas ĉefe fruktojn kaj ankaŭ iujn malgrandajn animalojn kaj insektojn. Kutime ili agas en areto el 3-6, ekskluzive de la genera tempo. La kriado de la menciita birdo estas sonora kaj ĝia flugmaniero neordinara. Ekfluginte, ĝi ĉiam svingas kelkfoje siajn flugilojn kaj sekve glisas antaŭen, kaj samtempe eligas laŭtan kriadon. Poste ĝi denove svingas la flugilojn kaj sin movas antaŭen. Dum flugado ĝi ĉiam etendas antaŭen siajn kapon kaj kolon kaj disetendas horizontale la flugilojn, ke ĝi aspektas kiel aviadilo, tial la lokanoj ĝin nomas aviadila birdo. Ordinare ili forlasas sian neston ĉe la tagiĝo kaj flugas al la loko, kie troviĝas fruktoj. Sate manĝinte, ili ripozas sur altaj arboj kaj reflugas al sia nesto en vespera krepusko. Antaŭ ol ili enflugas en la restadejon, unu el ili la unua eniras en ĝin, se ĝi trovas ion neordinaran, ĝi tuj elflugas kaj laŭte krias, ke la aliaj birdoj ne plu eniru en ĝin. Ilian generado komenciĝas en februaro. Ili ofte konstruas neston en truoj de altaj arboj, kiu estas 16-33 metrojn super la tero. Post demeto de 2-4 ovoj, la birdino ŝtopas de interne la nestaperturon per sia eksremento miksita kun semoj kaj putrinta ligno, kaj samtempe la virbirdo helpas ĝin de ekstere. Ili restigas nur unu vertikalan fendon ĉe la aperturo, tra kiu la birdino povas elŝovi sian bekon por preni nutraĵon donitan de l virbirdo. La birdino rompas la aperturon kaj elflugas el la nesto nur kiam la birdidoj eloviĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]