Malabaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malabaro
regiono [+]

LandoBarato

- koordinatoj12° 1′ 0″ N, 75° 17′ 0″ O (mapo)12.01666666666775.283333333333Koordinatoj: 12° 1′ 0″ N, 75° 17′ 0″ O (mapo)

HorzonoUTC+05:30 [+]

Malabaro (Barato)
Malabaro (Barato)
DEC
Malabaro
Malabaro

Map
Malabaro
vdr
Mapo de Keralao kun Malabara Marbordo.
Situo de Malabaro en suda Barato.

Malabaro ( malajale : മലബാര് ) estas regiono de suda Barato, kiu troviĝas inter Okcidentaj Ghatoj kaj Araba Maro. Oni konjektas ke la nomo derivas de la malajala vorto Mala (Monteto) kaj Puram (regiono), transformigita kaj okcidentigita al bar. Tiu parto de Barato apartenis al tiama Madras-Ŝtato (nuntempe: Tamilnado kun ĉefurbo Ĉenajo) kontrolita de la Brita Orienthinda Kompanio; ĝi estis indikita kiel Malabar-Distrikto. Ĝi inkluzivis la nordan duonon de la subŝtato de Keralao kaj iujn marbordajn regionojn de nuntempa Karnatako.

Tiu areo estas ĉefe hindua sed la plimulto de la keralaa islama loĝantaro, konata kiel mapila-islamanoj, ankaŭ vivas en tiu areo, same kiel sufiĉa granda nombro de malabar-kristanoj [1]. Kelkfoje la nomo estas plivastigita al la tuta sudokcidenta marbordo de la duoninsulo, nomata Malabara Marbordo. Malabaro ankaŭ estas uzata de ekologiistoj por aludi la tropikajn humidajn arbarojn de sudokcidenta Barato (nuntempa Keralao).

Malabara regiono[redakti | redakti fonton]

La Malabara regiono troviĝas laŭlonge de la sudokcidenta marbordo de Hindujo kaj konstituas la nordan parton de la nuntempa keralaa subŝtato. Malajala estas la ĉefa lingvo de la regiono, kaj la prauloj de la nuntempa loĝantaro estas loĝintaj en la regiono dum jarcentoj. La regiono estis parto de la antikva reĝlando de la Ĉera-Dinastio ĝis la frua 12-a jarcento. Sekvante la disfalon de la Ĉera-Reĝlando, la triboĉefoj de la regiono proklamis siajn sendependecojn. Menciindaj inter tiuj estis la Kolatirisoj de Norda Malabaro, la Samotiroj de Kozhikodo kaj la Valuvokonatiroj de Ŭaluvanado. La Samotiroj de Kozhikodo estiĝis la plej potencaj el la Reĝoj en la regiono dum la 13-a jarcento ĉefe kaŭze de la floranta internacia komerco je Kozhikodo kaj Bejporo. La regiono estiĝis sub brita estrado en la 18-a jarcento, dum la Anglaj-Misoraj Militoj. Tiam la malabara areo estis subdividita en du distriktojn.

Je la fino de la Anglaj-Misoraj militoj, la regiono estis organizita en distrikton de Madras- Provinco. La brita distrikto inkluzivis la nuntempajn distriktojn de Kanuro, Kozhikodo, Ŭajanado, Malapuramo, multon de Palakado kaj etan parton de Trisuro. La administrativaj komandejoj estis en Kozhikodo. Dum la barata sendependeco, Madras-Provinco estiĝis Madras-Subŝtato, kiu estis subdividita laŭlonge de lingvaj limoj en 1 novembro 1956. Post tio Malabar-Distrikto estis kunigita kun Kasagorod-Distrikto ĵus norde kaj kun la iama subŝtato Travankor-Koĉino sude por konstitui la nuntempan Keralaon.

Malabara Marbordo[redakti | redakti fonton]

Strando en norda Malabaro.
Historiaj eŭropaj setlejoj en Hindujo.

La Malabara Marbordo, en historiaj interrilatoj, aludas la sudokcidentan baratan marbordon, troviĝante je la mallarĝa marborda ebenaĵo de la subŝtatoj Karnatako kaj Keralao inter la montoĉeno de Okcidentaj Ghatoj kaj Araba Maro. La marbordo iras de la sudo de Goao al Kanjakumari je la suda pinto de Barato. Malabara Marbordo estas ankaŭ kelkfoje uzata kiel ĉiun enhavanta termino por la tuta barata marbordo ekde la okcidenta marbordo de Konkano al pinto de la subkontinento apud Kanjakumari. Ĝi longas pli ol 845 kilometrojn kaj etendiĝas ekde la sudokcidenta marbordo de Maharaŝtro kaj iras laŭlonge de la marborda regiono de Goao, tra la tuta okcidenta marbordo de Karnatako kaj Keralao kaj atingas Kanjakumari-Distrikton. Ĝi estas okcidente flankita de Araba Maro kaj oriente de Okcidentaj Ghatoj. La suda parto de tiu mallarĝa marbordo konstituas la Sudokcident-ghatajn humidajn deciduajn arbarojn.

La Malabara Marbordo karakteriziĝas de nombro de historiaj havenaj urboj. Notindaj el tiuj ĉi estas Muziriso, Bejporo kaj Tundio ( apud Kandalundio ) dum antikvaj tempoj kaj Kozhikodo, Koĉino, kaj Kanuro en mezepokoj. Tiuj havenoj servis por centroj de la hind-oceana komerco dum jarcentoj. Kaŭze de siaj orientiĝo al maro kaj al mara komerco, la malabaraj marbordaj urboj estas tre kosmopolitaj kaj estas gastigintaj iujn el la unuaj grupiĝoj de kristanoj ( nuntempe konataj kiel malabar-kristanoj ), judoj ( nuntempe nomataj koĉin-judoj ), kaj islamanoj ( nuntempe konataj kiel mapila-islamanoj ) en Barato.

Geografie la Malabara Marbordo, speciale je siaj okcident-flankaj deklivoj, enhavas la plej humidan regionon de suda Barato, ĉar la Okcidentaj Ghatoj kaptas la humideco-ŝarĝitajn musonajn ventojn el Araba Maro.

Malabaraj pluvarbaroj[redakti | redakti fonton]

La termino Malabaraj pluvarbaroj aludas plurajn diferencajn ekoregionojn kiuj estas agnoskitaj de biogeografoj :

  1. la Malabar-marbordaj humidaj arbaroj antaŭe okupis la marbordan zonon ĝis altitudo de 250 metrojn ( sed 95% de tiuj arbaroj jam ne ekzistas )
  2. la Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj vegetas je mezaltaj altitudoj
  3. la Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj kovras areojn super altitudo de 1000 metroj

La "musonigita kafosemo" estas kultivata en tiu areo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Kerala." Encyclopædia Britannica. 2008. Encyclopædia Britannica Online. 8 June 2008