Malaclypse la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malaclypse la pli juna [Malaklips] estis plumnomo de Gregory HILL [GRE-gor-i hil], kiu verkis la Principia Discordia, faman libron rilate al la religia doktrino diskordianismo. Li estas ankaŭ rolanto en The Illuminatus! Trilogy. HILL kaj Kerry THORNLEY [Ke-RI TORN-li] (nomita Sinjoro Omar Kajam RAJVENHERST) estis amikoj. Dum fruaj jaroj de la Principia Discordia, klaĉoj disvastigas, kiu pretendas la aŭtoro estis Richard Nixon, Timothy Leary, aŭ Robert Anton Wilson; aŭ la libro estis fikcia verko de Robert Anton Wilson (similas al H. P. Lovecraft-a Necronomicon).

Principia Discordia

En 2006 ekzemplero de unua eldono de la Principia Discordia retrovis en la President John F. Kennedy Assassination Records Collection en la Nacia Arĥivo, kiu demonstris ke Malaclypse la pli juna estas Gregory Hill (la tuta verko povas trovi angle ĉi tie:[1]).

Rolo en Diskordianisma Socio

Li posedas multaj titoloj, inkluzive "Tutbona Multapatro de Virgeco en Oro", lia fakta pozicio en Diskordianismo estas komplete nekonata. La Principia Discordia ofte mencias lin. Preskaŭ nenio estas scii pri Malaclypse la pli maljuna, la samnomulo de Malaclypse la pli juna. La Principia Discordia mencias, ke li estas "neprofeto", kaj li estas erara por finoavertulo ĉar li portis signalo kiu tekstas "DUMB" (Angle, "DUMB" estas "STULTA" kaj similas al "DOOM" kiu estas "DESTRUEMA").

Illuminatus!

Malaclypse la pli juna estas ankaŭ rolanto en The Illuminatus! Trilogy de Robert Shea kaj Robert Anton Wilson. Laŭ Illuminatus!, li fondis la NORTON klubo, kiu li forlasis, por li iĝi membro de la esoterega Erisa Liberigfronto. La rolulo, D-ro Ignotum P. Ignotius diras ke la fina vortoj kiu Malaclypse la pli juna skribis, antaŭ li foriris al Erisa Liberigfronto, estas: "Ĉiu komprenas Miĉjon Muson. Malmultaj uloj komprenas je Hermann HESSE. Apenaŭ neniu komprenas je Albert EINSTEIN. Neniu komprenas imperiestron NORTON."