Malagón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Malagón

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Antonio Maeso Toribio (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 8.731  (2010)
Loĝdenso 23,92 loĝ./km2
Geografio
Areo 365
Malagón.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Malagón (Granda Malago) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas malagoneros. La censita populacio en 2010 estis de 8.731 loĝantoj kaj la denseco estas de 23,92 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Malagón estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 646 m; je 24 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 365 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°10′18″ N 3°51′17″ Ok.

Malagón estas municipo situa en la norda parto de la historie konsiderata Kamparo de Kalatrava kaj dividata inter du geografiaj regionaj subareoj, nome tiu Kamparo kaj la intermeza inter la Montoj de Toledo kaj la Valo de Alkudjo; en la baseno de la rivero Guadiana, kaj trapasata de la alfluantoj de ties dekstra bordo, nome Becea kaj Bañuelos.

Malagón havas 36.428 hektarojn kie oni inkludas 7 submunicipojn (domarojn) kiuj estas la jenaj: Cristo del Espíritu Santo, Fuencaliente, Peralosas, Piedralá, Los Quiles, El Sotillo kaj Valdehierro.

Malagón limas norde kun la teritorioj de Cortijos kaj Fuente el Fresno, iamaj ties domaroj; oriente kun Fuente el Fresno; sude kun Daimiel, Torralba, Fernán Caballero kaj Piedrabuena; kaj okcidente kun Porzuna kaj Retuerta del Bullaque.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vitoj kaj olivarboj en la kampoj de Malagón.
Romia ponto Molino Carrillo.
Sierra de Malagón.
Placo de la Urbodomo.
Strata tapiso por Corpus Christi de 2009.

Agrikulturo (cerealoj, vitoj, olivarboj), ĉasado kaj brutobredado tradicie. Rilate al tiu elstaras industrio de produktado de fromaĝoj kaj vino.

La municipo disponas ankaŭ de nova industria areo, kie setlis nombraj novaj kaj antikvaj entreprenoj. Ankoruax restas loko sufiĉa por la konstruado de novaj industriaj spacoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis jam homaj setlejoj en la Paleolitiko. Ankaŭ estas restoj de Bronzepoko en altaĵoj kaj aliaj el la Ferepoko jam malaperintaj. De romia epoko estas restoj, kiaj aludo al tombejo, kolonero, piliero kaj aliaj restoj reuzitaj. De epoko de visigotoj aperis multaj tomboj.

Dum araba epoko la loĝantaro estis ankoraŭ rura. Post la kreado de la araba Regno de Toledo en 1031, sed ĉefe post la konkero de la urbo fare de Alfonso la 6-a en 1085 ĝis la kristana venko en la batalo de las Navas de Tolosa en 1212, la teritorio estis subjekto de konstantaj konfliktoj de grupoj kristanoj kontraŭ grupoj de Almoravidoj kaj Almohadoj. Post tio la teritorio ekĝuis politikan stabilecon kaj sur ties procezo de reloĝigo baziĝas la fono de la nuna domaro, kaj rilate al vojkruciĝo. Ĉirkaŭ la kastelo organiziĝis ampleksa paŝtejo rilate al la Ordeno de Kalatrava. Dum la 16a jarcento la loko havis diversajn senjorojn. Fine de tiu jarcento la senjorlando iĝis markislando, kiuhn posedis dum la 18a jarcento la nobela familio Medinaceli.

Dum la 19a jarcento la ekonomio bremsiĝis. La malfermo de montopasejo Despeñaperros malpliigis la trafikon ĉi tie. Nur fine de la 19a jarcento la alveno de la fervojo helpis la disvolvigon. La populacio pasis de 2.740 loĝantoj en 1787 al 5.012 en 1900.

El 1930 al 1960 okazis demografia pliiĝo de 8.741 loĝantoj al 11.208, kio estis tialo por elmigrado al zonoj industriaj de Madrido aŭ Katalunio kaj tiele en 1981 Malagón havis nur 7.935 loĝantoj. Tiuj jardekoj vidis ankaŭ la abandonon de la hortaro de Malagón kaj la pason al kultivo sen irigacio, la agrikulturo suferas krizon kaj la sektoro agra suferas descendon de aktiveco. Male la komerca kaj serva sektoroj pliiĝis kaj nune havas la plej grandan procenton de laboristaro, super la agra sektoro. En la 1990-aj jaroj, okazis malbonan ŝanĝon en Malagón, ĉar estis nuligita la trajnstacio.

Malagón kaj Tereza el Avilo[redakti | redakti fonton]

Unu de la famaj fondoj fare de Tereza el Avilo troviĝas en Malagón. En 1562 la Sanktulino alvenis alo Malagón kaj fondis alian novan reforman monaĥejon. Tiu estis inaŭgurata la dimanĉo (11a de aprilo) de 1568. Kuriozaĵo estas, ke en la ĉambro de la monaĥejo kiun okupis Sankta Tereza estas imago de ŝi sida skribanta sur tableto kaj tiu imago ekspoziciiĝas nur unufoje ĉiun 100an jaron en tiu preĝejo. Aktuale en la monaĥejo loĝas enfermitaj karmelaninoj. Antaŭ la monaĥejo inaŭguriĝis skulptaĵo omaĝa la la jaro de ŝia doktoriĝo (1970), kiu reprezentas la Sanktulinon pensema dum kontemplo de la konstruado de la monaĥejo. Ĝi restis en la municipo ĝis 1568.

Sankta Tereza vizitis krome la vilaĝon en la jenaj datoj:

Domaro[redakti | redakti fonton]

La kruco en la domaro de El Cristo del Espiritu Santo.

La domaroj de Malagón estas El Cristo del Espíritu Santo, La Fuencaliente, Las Peralosas, El Sotillo, Los Quiles, Valdehierro, Piedralá kaj la submunicipo Las Povedillas.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]