Malagasa lingvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
malagasa (Malagasy )
Parolata en Madagaskaro
Denaskaj parolantoj >12 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 mg
  ISO 639-2 mlg
  SIL MLG
Angla nomo Malagasy language
Franca nomo malgache
Wikipedia
Vidu la artikolojn de la


Lingvo
Ĉi tiu artikolo pri "Malagasa lingvo" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.



Malagasa lingvo estas parolata en Madagaskaro, kie ĝi estas ankaŭ la ŝtata lingvo uzata apud la franca. Diference de la aliaj eksaj francaj kolonioj en Afriko, la malagasa havas realan uzon en sia lando.

Ekde la 18-a jarcento la fakto estas konata, ke la malagasa lingvo surprize similas al la lingvoj de la aŭstronezia lingvaro, disvastiĝintaj en la modernaj Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio. Speciale proksimas al la malagasa lingvoj de la insulo Borneo. La malagasan influis ankaŭ la lingvoj araba, svahila, angla kaj franca.

Ekde la jaro 1823 la lingvo havas skribsistemon bazitan sur la latina alfabeto. Ĝis tiu tempo por nemultaj magiaj kaj astrologiaj skribaĵoj estis uzata la araba skribo. Moderna ortografio sin bazas ĉefe sur la fonologiaj principoj kun negravaj esceptoj (litero i fine de vortoj estas skribata ĉiam kiel y kaj la litero o estas legata kiel [u]).

En la alfabeto estas 21 literoj: a, b, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, r, s, t, v, y, z. Ekzistas ankaŭ neoficiala uzado de diakritiko.

La akcento de la vortoj kutime estas sur la antaŭlasta silabo (kiel en Esperanto). Sed se la vortfinaĵo estas "ka", "tra" aŭ "na", la akcento estas sur la antaŭantaŭlasta silabo. Senakcentataj vokaloj ofte estas malelbuŝataj. Ekzemple fanorona estas do prononcata "fanurn".

[redaktu] Ekstera ligilo

Verkoj de kaj pri la malagasa lingvo en la Kolekto por planlingvoj kaj Esperantomuzeo