Malaja pavofazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malaja pavofazano
Malaja pavofazano
Malaja pavofazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Polyplectron
Specio: P. malacense
Polyplectron malacense
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malaja pavofazano (Polyplectron malacense) konata ankaŭ kiel Kresta pavofazano, estas mezgranda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj. La proksima rilata Bornea pavofazano (P. schleiermacheri) estis iam inkludata ĉi tie kiel subspecio, sed kiel oni komprenas nuntempe, P. malacense estas monotipa.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo de maskla plenkreskulo.

Ĝi estas unu el la plej mallongvosta de la pavofazanoj. Maskla plenkreskulo estas ĉirkaŭ 50 cm longa, ĉirkaŭ duono el kiu estas formata de la vosto. Ties tarso mezuras proksimume 6.5 cm, kaj ties flugiloj estas 20–21 cm longaj; ili pezas el 600 al preskaŭ 700 g. Ties plumaro estas ĝenerale palbruna kun malgrandaj nigraj punktoj kaj strietoj, kreante la "salpipran" efikon troviĝantan en plej parto de pavofazanoj. Ĝi havas belegajn rimarkindajn irizecajn bluverdajn okulmakulojn kun sablokoloraj bordoj en ties supraj flugiloj, dorso kaj la 22 vostoplumoj, blankan gorĝon etendan al centro de la brusto, kaj izolan, pintecan kaj malhelan bluverdan kreston en sia frunto. Nuda vizaĝa haŭtaĵo ĉirkaŭ la okulo de bluecblanka iriso, kutime rozkolora, ĝi iĝas briloranĝa-ruĝa dum pariĝado. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.[2]

La ino estas iom pli malgranda ol la masklo, kun rimarkinda pli mallonga vosto; mezure ĉirkaŭ 40 cm longa, ties vosto estas iom malpli da 20 cm longa, dum ties tarso mezuras ĉ. 6 cm kaj ties flugilo longas 18 cm. Ina plenkreskulo pezas ĉirkaŭ 450-550 g. Ties plumaro estas pli senkolora ol la maskloj, kun ioma kresto kaj okulmakulojn nur en flugilplumoj kaj vostoplumoj. En flugilkovriloj kaj dorso, ili havas malhelajn punktojn anstataŭe, kiuj estas pintaj al la plumopintoj.[3]

Junuloj similas al inoj sed havas eĉ malpli disvolvigitajn okulmakulojn kaj kutime ne havas ilin entere escepte ĉe flugilplumoj. La lanugo de la idoj estas palbruna supre kaj sablokolora sube.[4]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Anaklizoj de DNA situas la Malajan pavofazano ene de baza radiado de ties genro, kun la eĉ pli kaŝema Bornea pavofazano (P. schleiermacheri) – ties frata specio –, kaj la eĉ pli baza Palavana pavofazano (P. napoleonis). La komuna praulo de la Malaja pavofazano kaj de la Bornea pavofazano probable diverĝis el siaj parencoj dum la Plioceno[5] aŭ eble fina Mioceno, antaŭ ĉirkaŭ 5 milionoj da jaroj (Mj) eble.[6]

Ĉu la stirpoj de Borneo kaj Malajzio diverĝis ne estis studata; konsiderinte la filogenion de Polyplectron, kiel de komenca Pleistoceno[5], ĉirkaŭ de 1 Mj, aspektas akceptebla. Tiuteme estas probable ke Borneo estis konektita al kontinenta Sudorienta Azion dum la glacia epoko de la Pleistoceno kun malalta marnivelo. Ĉiukaze la filogeno kaj la biogeografio de bazaj pavofazanoj kongruas kun la ideo de reprodukta izoleco pro altiĝo de marnivelo dum la lasta glaciepoko, dum la plej antauexnitaj specioj de Polyplectron estas limigitaj al nuna kontinenta Sudorienta Azio.[6]

Eologio[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa timida kaj kaŝema birdo estas endemia de arbaroj de malaltaj teroj de la Malaja Duoninsulo el la regiono de la Istmo de Kra suden. Iam tiu specio estis disvastigata en Malajzio kaj Tajlando, kaj konstatita el suda Birmo, Sumatro kaj Singapuro, sed ĝi probable neniam loĝis en la laste menciitaj almenaŭ du lokoj en historiaj tempoj. Ĝi malaperis el plej parto de la unua teritorio, kun resta populacio limigita en la malaltaj teroj de centra Malajzio, eble etenda en Tajlando. Kvakam nenio certa estas konata, nenio sugestas, ke tiu specio estas io alia krom specio de loĝantaj birdoj (nenomadaj); individuoj probable ne moviĝas longdistance el la loko de eloviĝo. Ili estas iome teritoriemaj, sed la teritorioj de kelkaj birdoj probable koincidas escepto la kernaj areoj. Maskloj moviĝas tra areo de proksimume 10–60 hektaroj, dum la teritorio de la inoj estas duongrandaj. La averaĝa loĝdenso en taŭga habitato estas ĉirkaŭkalkulata je iom malpli da 7 plenkreskuloj por ĉiu km².[4]

Ili loĝas ĉefe en pluvarbaroj ĝis 150 m super marnivelo, rare tiom malalte kiom ĝis 300 m. Dum ili povas uzi duarangajn arbarojn, tia habitato ne ŝajnas bonega. Ties manĝokutimo ne estas bone studita, sed ili probable manĝas mikson de planta materialo (ĉefe fruktojn) kaj malgrandajn artropodojn kiel ties pli bone konataj parencoj. Ili manĝas laŭ maniero tipa de Kokoformaj, nome per skrapado kaj plukado kiel ordinara farma koko. Konstatitaj manĝeroj estas insektoj kiaj Dipteroj, Ortopteroj kaj Himenopteroj (ekz. ĉarpentoformikoj, Camponotus[7]), kaj fruktoj kaj semoj de Anonacoj, Fabacoj kaj Fagacoj (ekz. ŝtonkvarko, Lithocarpus). Aliaj manĝeroj trovitaj en stomakoj de Malajaj pavofazanoj estis probable ne englutitaj laŭvole; ekzemple musko, bastonetoj, radiketoj kaj parto de floro de Apocinacoj.[4]

Plumoj de maskla plenkreskulo kun siaj karakteraj okulmakuloj kaj "salpipra" bildo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Malajaj pavofazanoj estas poliginiajpromiskua, kaj ne formas daŭran parligon. La reprodukta sezono ne estas bone konata; ĵus uzitaj nestoj estis trovitaj en marto, aprilo kaj aŭgusto. Reproduktado povas fakte okazi esence la tutan jaron (kiel ĉe multaj birdoj de pluvarbaroj de malaltaj teroj), favorite de abundo de sekaj fruktoj pli ol fiksita ĉiujara ritmo. Maskloj skrapas ĉe rubaĵoj kaj folikuŝejoj ĉe siaj montrejoj en arbaraj klarejoj, el kie ili alvokas por allogi inojn. Ili montras la grandajn okulmakulojn en flugilplumoj kaj vostoplumoj al eventualaj partnerinoj dum staro laŭ memmontrado, kaj antaŭ ili kaj ĉe ili.[6]

Kiel kutime ĉe Kokoformaj, la kontribuo de maskloj al reproduktado finas post seksumado. La nesto estas tre baza, konsista je nur kelkaj bastonetoj kaj grandaj folioj skrapitaj kune en firma grundo, ĉu sur termitejo proksime de la arbargrundo, aŭ sur la propra arbargrundo mem. P. malacense estas unu el malmultaj fazanoj konataj kun certe ovaroj de ununura ovo. Kovado daŭras probable 22–23 tagojn. Tiu specio ne estas malofte bredata en bestoĝardenoj.[4]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la Malaja pavofazano estas pritaksata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ties klasigo estas VU A2cd+3 cd+4 cd, kio signifas ke ties nombroj malpliiĝis ĉirkaŭ du trionojn en la lasta jardeko, kaj ke tiu tendenco povus plui dum alia jardeko almenaŭ. Ĝi estas listita en la Apendico II de CITES.[1]

Senarbarigo estas la ĉefa minaco por tiu specio, kaj ĝi revenis al pli da duono de la lokoj kie ĝi troviĝis en la 1970-aj jaroj jam maltaŭgaj por ili. La disponebla habitato malpliiĝis je ĉirkaŭ tri kvaronoj dum tiu tempo, indike ke la populacio -ĉirkaŭkalkulata je 8,000 plenkreskuloj je 2008- estas proksima al maksimuma eble, ĉar malpli taŭga arbaro ne estas loĝata de P. malacense. Ili estis ĉasataj por manĝo aŭ por trofeo, sed kompare kun senarbarigo tiuj minacoj estas malgravaj nune.[1]

Dum malgranda selektiva lignoproduktado estas tolerata de tiu birdo, ĝi dependas el sufiĉa ekzisto de unuaranga arbaro por survivi. Plej parto de Malajaj pavofazanoj nune loĝas en protektita areo en Malajzio, nome en Nacia Parko Taman Negara kaj Rezervejo Krau en Pahang, kaj eble ĉe Rezervejo de Cervoj kaj Fazanoj Sungkai Sambar en Perak kaj Rezervejo Sungai Dusun en Selangor. Estas ankaŭ kelkaj vidaĵoj de malpli strikte protektitaj areoj, kiaj Arbarrezervejo Pasoh en Negeri Sembilan. En areoj kie ili ricevas protekton kaj kie estas taŭga habitato, la Malaja pavofazano povas esti komuna, kaj iĝi blazona specio por ekoturismo kaj aliaj formoj de eltenebla disvolviĝo. Ekzistas populacioj en zooj, nombre 189 birdoj en 35 lokoj en 1993. Ties studo estas farata de la New York Zoological Society kaj de Wildlife Conservation International. La Departmento pri Naturo kaj Naciaj Parkoj de Malajzio preparas programon pri kaptiveca bredado por plifortigi la populacion en rezervejoj kaj eviti malfortigon de la specio per liberigo de kaptivbredataj birdoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 McGowan (1994), BLI (2008)
  2. McGowan (1994, 1998), Kimball et al. (2001)
  3. McGowan (1994, 1998)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 McGowan (1994)
  5. 5,0 5,1 La ĉirkaŭkalkulata tempo de diverĝo ĉe Kimball et al. (2001) estas probable tro malalta, ĉar ili uzas ne alĝustigitan kaj eksmodan molekulan mezurilon kiu ne estas taŭga por grandakorpaj birdoj.
  6. 6,0 6,1 6,2 McGowan (1994), Kimball et al. (2001)
  7. Campanotus estis eraro ĉe McGowan (1994)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj