Malajaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malajaj lingvoj
lingva familio
Malajeca lingvaro
Parolata en Sudorienta Azio
Lingvistika klasifiko

Aŭstronezia
Malajopolinezia
Nuklea malajopolinezia
malajeca
malajaj
Lingvaj kodoj
  Glottolog nucl1733
Angla nomo Malayan
Franca nomo langues malaïennes
vdr

La malajaj lingvoj estas grupo de proksime rilataj lingvoj parolataj fare de malajoj kaj parencaj etnoj en tuta Brunejo, Indonezio, Malajzio, Singapuro kaj Suda Tajlando. Ili estis tradicie subklasifikitaj kiel malajaj, para-malaaj kaj indiĝenaj malajaj lingvoj, sed tio reflektas geografion kaj etnecon prefere ol bonorda lingva klasifiko. La malajaj lingvoj estas reciproke nekompreneblaj en ŝanĝiĝantaj ampleksoj, kvankam la distingo inter lingvo kaj dialekto estas neklara en multaj kazoj. Laŭ la retejo Ethnologue, multaj el la sube menciataj lingvoj estas tiel proksime rilatiĝintaj ke ili povas konsideriĝi esti dialektoj de unuopaĵa malaja lingvo.

La para-malaaj lingvoj inkluzivas la malajajn lingvojn de la insulo Sumatro. Ili estas la minankabaŭa, la centra malaja aŭ bengkulua (parolata en la provinco Bengkuluo, kaj la lingvoj Pekal, Musi kaj Duano'.

La indiĝenaj malajaj lingvoj estas tiuj malajaj lingvoj parolataj fare de la pramalajoj aŭ malajaj indiĝenoj (malaje nomataj Orang Asli). Temas pri la lingvoj respektive dialektoj Jakun, Orang Kanaq, Orang Seletar kaj Temuan.

La aliaj malajaj lingvoj, inkluzivigitaj en neniu el la supraj subgrupoj, asociiĝas kun la ekspansio de la malajoj tra la insularo de la geografia regiono. Ili inkluzivas la lingvojn malakajn (la malaja kaj indonezia), la malajan de Kedaho, la malajan de Brunejo, la beraŭan malajan (parolata de la beraŭoj en Orienta Kalimantano), la malajan de insulo Bangka, la malajan de provinco Ĝambio, la kutajajn malajajn lingvojn de Borneo, la lingvojn de la "marpopoloj" de la Riau-insuloj, la lingvon de la malajoj de Tajlando, kaj la banĝaran malajan de Suda Kalimantano.

Ekzistas ankaŭ pluraj malaj-bazitaj kreolaj lingvoj.