Malajzia ringito
El Vikipedio
| Malajzia ringito | |
|---|---|
| Ŝtato: | Malajzio |
| Subdivido: | 100 cendoj |
| Kodo laŭ ISO 4217: | MYR |
| Mallongigo: | RM |
| Ŝanĝokurzo: (la 4-an de novembro 2010) |
1 usona dolaro = 3,08450 MYR 1 eŭro = 4,39749 MYR |
La malajzia ringito - malaje ringgit malaysia respektive ريڠڬيت مليسي singulare kaj plurale - estas la nacia valuto de Malajzio. Unu ringito estas dividita je cent cendoj, malaje nomataj sen. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas MYR.