Malakostrakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malakostrako)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malakostrakoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustacoj Crustacea
Malakostrakoj Malacostraca
Latreille, 1802
Subklaso

Eumalacostraca
Hoplocarida
Phyllocarida

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malakostrakoj (Malacostraca) estas la plej granda klaso en la subfilumo de krustacoj. Ĝi entenas kankrojn, omarojn, krabojn, salikokojn kaj similajn bestojn. Du trionoj de la krustacoj apartenas al tiu ĉi klaso, inter ili la plej grandaj kaj malgrandaj krustacaj specioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La korpo estas kunmetita el tri partoj (kiel kutime en la Artropodoj): kapo, torako kaj abdomeno. Kapo kaj torako povas esti kuniĝitaj en cefalotorako.

La nombro de segmentoj estas konstanta, 8 torakaj kaj 6 (aŭ 7) abdomenaj. Sur la torako kaj sur la abdomeno situas kruroj, sed malsamaj: nur la torakaj kruroj estas uzataj por paŝado, la abdomenaj kruroj estas ofte uzataj por naĝado. La lasta paro de abdomenaj kruroj iĝis uropodio (uropodium).

La loko de la seksa aperturo estas konstanta je la 8-a (masklo) kaj je la 6-a (femalo) toraka segmento.

Membroj de la klaso mudas sian karapacon.

Subklasoj[redakti | redakti fonton]

La Malakostrakoj enhavas tri subklasojn:

  • Phyllocarida, etan grupon kun ĉirkaŭ 40 specioj;
  • Hoplocarida, iom pli grandan grupon kun ĉirkaŭ 400 specioj;
  • Eumalacostraca ("veraj malakostrakoj"), la aron de preskaŭ ĉiuj vivantaj malakostrakoj (pli ol 30mil specioj).

La veraj malakostrakoj (Eumalacostraca) estas dividitaj en plurajn superordojn:

La ordoj Isopodoj, Amfipodoj kaj Dekpieduloj estas tre gravaj, ĉar ĉiu el ili enhavas ĉirkaŭ 10mil speciojn aŭ pli. La ordo de krilo estas ankaŭ tre grava, kvankam ĝi entenas malpli ol 100 specioj, pro la kvanto de bestoj en la maroj; oni taksas ke ilia totala pezo superas 500 milionojn da tunoj.

Homoj manĝas ĉefe bestojn de la ordo Dekpieduloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.