Malalta Verapaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
BajaVerapazGUAT.PNG

Malalta Verapaco (hispane Baja Verapaz) estas departemento de la norda regiono de Gvatemalo. Ĝi limas norde kun Alta Verapaco; sude kun departemento Gvatemalo; oriente kun Progreso; kaj okcidente kun Kiĉeo. La origina nomo de ĉi teritorio estis Tucurután, kelkfoje skribita Tuzulutrán, Tezulutlán aŭ Tesulutlán, laŭ la Nacia Geografia Vortaro. Kvankam oni ne certas tute pri la specifa signifo kelkaj sugestas ke ĝi signifas "Militlando" pro la rezisto de la loĝantoj al la hispana koloniado.

Malalta Verapaco kovras areon de 3,124 km² kun 215,915 loĝantoj. La departementa ĉefurbo estas Salamá.