Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Biciklo-veturejo apud Caraque, Nov-Brunsviko.

La malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo estas tersupraĵo-ekoregiono el la laŭrenc-tabula ekoprovinco de la nearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de orienta Kanado.

Enhavo

Priskribo[redakti]

Situanta ĉe Sankt-Laŭrenca Golfo, la plej granda estuaro de la mondo, tiu ekoregiono kovras ĉion el Insulo de Princo Eduardo, Magdalen-Insuloj de Kebekio, la plej granda parto el orient-centra Nov-Brunsviko, Anapolis-Valo, Minas-Baseno kaj la marbordo de Northumberland-Markolo de Nov-Skotujo. Tiu areo havas oceanan klimaton de varmaj someroj kaj mildaj sed neĝoriĉaj vintroj kun meza ĉiujara temperaturo de proksimume 5°C irante ĝis 15°C en somero, la marbordoj estas pli freŝaj ol la insuloj aŭ la ŝirmitaj landinternaj valoj.

Flaŭro[redakti]

La pli varma klimato permesas al pli da foliarboj kreski en Sankt-Laŭrenca Golfo ol en la plej granda parto el tiu parto de nordorienta Nordameriko. Arboj de la regiono inkludas orientan cugon (Tsuga canadensis), balzaman abion (Abies balsamea), amerikan ulmon (Ulmus americana), nigran fraksenon (Fraxinus nigra) , vejmutan pinon (Pinus strobus), ruĝan aceron, (Acer rubrum), ruĝan kverkon (Quercus rubra), nigran piceon (Picea mariana), ruĝan piceon (Picea rubens) kaj glaŭkan piceon (Picea glauca).

Faŭno[redakti]

Nacia Parko Fundy, Nov-Brunsviko.

La arbaroj estas hejmo al gamo da mamulaj bestioj inkludante amerikan nigran urson (Ursus americanus), alkon (Alces alces), blankavostan cervon (Odocoileus virginianus), ruĝan vulpon (Vulpes vulpes), neĝoŝuan leporon (Lepus americanus), Erithyzon dorsatum (ronĝuloj), Martes pennanti (musteledoj), kanadon kastoron (Castor canadensis), rufan linkon (Lynx rufus), amerikan marteson (Martes americana), procionon (Procyon lotor) kaj ondatron (Ondatra zibethica).

La areo estas vivejo por salmarĉaj Coenonympha nipisiquit (nimfalisedoj) kaj aliaj senvertebruloj. Birdoj inkludas multajn marbirdojn, grandan kolonion de blucindra ardeo (Ardea herodias), la plej grandan restantan populacion de la endanĝerigita fajfanta pluvio (Charadrius melodus) kaj unu el la plej grandaj kolonioj de blankakresta kormorano (Phalacrocorax auritus) en la mondo.

Minacoj kaj konservado[redakti]

La plej granda parto de tiu ekoregiono estis ŝanĝita per arbarekspluatado kaj senarbarigo por agrikulturo kun nur 3% el la origina vivejo restinta kaj tiu ĉi tre fragmentita. La nura granda bloko de sendifekta vivejo restas en la areo ĉirkaŭ Nacia Parko Kuĉibugvak en Nov-Brunsviko, kvankam eĉ ĉi tie arbodehakado estas daŭranta.

Vidu ankaŭ[redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio[redakti]

North America satellite globe.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Nordameriko
  • angle Ricketts, T.H., E. Dinerstein, D.M. Olson, C.J. Loucks, et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: A Conservation Assessment. World Wildlife Fund, United States and Canada, Island Press, Washington, D.C. pp. 337-340.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio