Malaltebenaĵo de Supra Rejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malaltebenaĵo de Supra Rejno
Origina nomo Oberrheinische Tiefebene germane
fossé rhénan / graben du Rhin france
Lando Germanio, Francio, Svislando
Estas parto de Baden-Virtembergo, Rejnlando-Palatinato, Hesio
Areo 10612.8 km²(nur D)[1]
Geografia situo 48° 57′ 54″ N, 8° 14′ 2″ O48.9658.234Koordinatoj: 48° 57′ 54″ N, 8° 14′ 2″ O
Malaltebenaĵo de Supra Rejno (Okcidenta tavolŝtupa lando)
DEC
Malaltebenaĵo de Supra Rejno
Naturspaca divido de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno (Nr. 20 ĝis 23)
ISO 3166-2 DE-RP/DE-SL
Pejzaĝa speco Plata kavaĵo en valo
Grandregiono de unua ordo 07–23,
Tavolŝtupa lando ambaŭflanke de la Rejna grabeno
Grandregiono de dua ordo 20–23,
Malaltebenaĵo de Supra Rejno
v  d  r
Information icon.svg

La Malaltebenaĵo de Supra Rejno ankaŭ nomata Supra rejna malaltebenaĵo (germane Oberrheinische Tiefebene, france fossé rhénangraben du Rhin) estas ĉirk. 300 km langa kaj ĉirk. 40 km larĝa ebenaĵo apud la fluejo de la Rejno inter la urboj Bazelo (Svislando) kaj Frankfurto ĉe Majno (Germanio). Geologie ĝi estas malprofunde en la terkrusto enpenetranta faŭlto, kiu nomiĝas la supra rejna grabeno.

Satelita foto de la Supra Rejna grabeno jaj la apudaj montaroj dekstre malsupre la Lago de Konstanco

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia Situo[redakti | redakti fonton]

La ebenaĵo estas trafluata de la Rejno por ĉirk. 350 km . La suda parto de la ebenaĵo troviĝas en Svislando ĉirkaŭ la urbo Bazelo, la sudokcidenta parto estas la franca regiono Alzaco, la nord-okcidenta kaj norda parto estas germana. La ebenaĵo estas unu el la plej gravaj morfologiaj fenomonoj en meza Eŭropo, la rejna grabeno.

’’’Malaltebenaĵo de Supra Rejno , Rigardo de olcident-sud-okcidento al orient-nord-oriento:Antaŭe vinmonto proksime al Neustadt an der Weinstraße, en meza fono du ventoturbinoj apud Haßloch, en la fono Mannheim (dekstre ties Großkraftwerk), malantaŭe Odenwald
Magnify-clip.png
’’’Malaltebenaĵo de Supra Rejno , Rigardo de olcident-sud-okcidento al orient-nord-oriento:
Antaŭe vinmonto proksime al Neustadt an der Weinstraße, en meza fono du ventoturbinoj apud Haßloch, en la fono Mannheim (dekstre ties Großkraftwerk), malantaŭe Odenwald

Naturarea divido en Germanio[redakti | redakti fonton]

Supra rejna grabeno (blua) inter Bazelo kaj Frankfurto meze de randaj mezmontaroj (verda ĝis bruna); Koloroj laŭ cifereca altecmodelo


Akvejoj[redakti | redakti fonton]

La grandaj riveroj de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno havas siajn fontojn en la apudantaj mezmontaroj kaj enfluas la Rejnon. La pli ol 200 km langaj flankriveroj estas la dekstraj rejnaj Nekaroj kaj Majno, maldekstraj estas Ill kaj Nahe. Naturaj lagoj ne ekzistas. La hodiauaj nefluantaj akvejoj estas la tiel nomata fositaj lagoj rezulte al la industria elfosado de sablo kaj gravelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Migdala florado en Rheinhessen

La rejngrabeno kaj siaj randzonoj havas la plej mildajn vintrojn kaj la plej varmajn somerojn en Germanio. La perceptaĵo estas malalta ĝis meza. La averaĝa temperaturo estas parte ĝis 11 °C; la plej varma monato estas julio kun averaĝa temperaturo de 20 °C, kio estas escepto en Germanio. la kialoj estas la oftaj sud-okcidentaj ventoj kun aermasoj el la okcidenta Mediteraneo. Feno-efekto per sinkinta aero kaŭzas altiĝon de la temperaturo. La perceptaĵokvanto plialtiĝas oriente, ĉar tie aperas malsinkantaj pluvoj

Geologio[redakti | redakti fonton]

Faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Dilatado de la terkrusto en WNW-OSO-direkto de 6 ĝis 8 km
  • flankenŝovado de la maldekstra rejna areo in suda direkto supozeble 5 km
  • Sinkado de la tersurfaco en la grabeno ĉirk. 4 km, plene kovrita per sedimentoj
  • Volbado de la limzono Krusto-Mantelo de 30 ĝis 26 km
  • Volbado de la grabena Ŝultro ĝis 2,5 km
  • erodita ŝtonkolono sur la grabeŝultro ĝis 1,5 km

Rompiĝo de la grabeno[redakti | redakti fonton]

La suprarejna grabeno estas tipa rompiĝzono de geologia grabeno, kiu etendiĝas de la norda maro ĝis la okcidenta Mediteraneo (Mediteraneo-Mjoso-zono). La kialoj estis tensio en la terkrusto kaj termantelo, kiu fariĝis Pasiva rifto.

Skizo de la evoluo de la suprarejna grabeno

La estiĝo de la grabeno komenciĝias antaŭ ĉirkaŭ 35 milionoj da jaroj. Ĝi okazis precipe en du fazoj:

En fazo I antaŭ 35 ĝis 20 milionoj da jaroj la tero de la hodiaŭa grabeno inter Frankfurto kaj Bazelo malleviĝis kaj deponiĝis sedimentoj. La randoj leviĝis. La fazo II estas la flankenŝovado de vastaj areoj. Tiu fazo ankoraŭ estas aktiva.

Tertremoj[redakti | redakti fonton]

tertremsekura konstruado en Germanio laŭ la industrinormo DIN 4149

la supra rejna grabeno estas regiono kun plialtigita sisma aktiveco. La tertremoj ĝenerale estas malgravaj laŭ la forto kaj intenseco. Multfoje dum la jaro aperas tertremo de la ptenco pli ol 3 , kiun la homoj rimarkas. [2][3].

Escepto estas la regiono apud Bazelo. kaj la proksima Svisa Ĵuraso. Tie okazis en mezepoko kaj pli poste fortaj tertremoj – ekzemple la Bazela tertremo de 1356, kiu kaŭzas grandan damaĝon.

Vulkanismo[redakti | redakti fonton]

Panoramo super Kaiserstuhl
Panoramo en la rejnan grabenon de la monto Melibokus en Odenwald

La restaĵoj de iamaj vulkanoj ne maloftas en suda Germanio, ekzemploj estas . Kaiserstuhl, Hegau, Schwäbischer Vulkan, Steinsberg, Katzenbuckel, Pechsteinkopf). La plej multaj vulkanoj havas 40 milionojn da jaroj. Dua periodo de forta vulkana aktiveco estis inter 18 kaj 14 milionoj da jaroj. La magmo devenas preskaŭ ekskluzive el fandiĝinta parto de la termantelo, la (Astenosfero). Ĝi troviĝas en suda Germanio en profundeco de 70 km. La magmoj leviĝas el tiu profundo ĝis la tersurfaco kaj rigidiĝas tie. Tiel kreiĝas Nefelinito kaj Melilitito.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomiaj Regionoj[redakti | redakti fonton]

La malaltebenaĵo estas parto de t.n. „Blua Eŭropo-Banano“, unu el la eŭropaj ekonomia kaj evoluzono, kio etendiĝas de la Irlanda Maro ĝis Mediteraneo. En la dense loĝata malaltebenaĵo ekzistas jenaj ekonomi-zonoj: la Trilanda Metropolregiono Supra Rejno kun jenaj urboj: Strasburgo, Mulhaŭzo Kolmaro, Karlsruhe, Frajburgo , [[Bazelo] (CH). En Germanio la Metropolregion Rhein-Neckar kun Mannheim, Ludwigshafen kaj Heidelberg krome la Rhein-Main-regiono kun Frankfurto ĉe Majno, Offenbach, Darmstadt, Majenco kaj Wiesbaden.

Resursoj[redakti | redakti fonton]

Grundakvo[redakti | redakti fonton]

La supra rejna grundakva rezervujo havas grandecon de 45 miliardoj da kubmetroj de akvo. Ĝi estas unu el la plej grandaj grundakvoduktejoj en meza eŭropo 3 [4] [5][4]

Nafto[redakti | redakti fonton]

Naftopumpilo en la rejna ebenaĵo

Ĉefe en profundaj tavoloj trviĝas nafto. la trovoj en Merkwiller-Pechelbronn (Alzaco) el la jaro 1498 apartenis al unu el la plej unuaj naftokampoj, kiuj estas ekspluatataj. La nomo Pechelbronn signifas „peĉofonto“ kaj atentigas pri nafto, kiu elteriĝas tie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kunkalkulita el la unuoj 20, 21, 22 kaj la ĉefaj unuoj de 23, kiuj ne estas menciitaj en la manlibro (3-a livero) kiel grupo kun area grando; evidente sen parto en Francio
  2. Ŝablono:Internetquelle
  3. Ŝablono:Internetquelle
  4. 4,0 4,1 lubw.baden-wuerttemberg.de, Landesanstalt für Umwelt, Messungen und Naturschutz Baden-Württemberg: Der Oberrheingraben: Das Grundwasser im Oberrheingraben (29. Juli 2011)
  5. Conseil Régional d´Alsace, Landesanstalt für Umweltschutz Baden-Württemberg: La nappe phréatique rhénane - Das Grundwasser im Oberrheingraben, Ausgabe 04.1998, A.1: Wissenswertes über das Grundwasser im Oberrheingraben (29. Juli 2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oberrheinische Tiefebene en la germana Vikipedio.