Malang
Malang estas sur la indonezia insulo Javo la oka urbo laŭ grandeco. Malang situas en la oriento de tiu insulo.
La urbon ĉirkaŭas la regionoj Tumpang, Batu, Singosari kaj Turen. La ekonomia krizo ne forte trafis la urbon ĝi do povis evolui preskaŭ sen malhelpo.
Enhavo |
Historio [redakti]
La historio de Malang startis en la 8-a jarcento. En la 17-a jarcento Malang estis aldonita al la regiono Mataram, poste sekvis koloniigo fare de Nederlando. En 1879 Malang estis ligita al la fervoja reto de Ĝavo. Tio donis fortan impulson al la evoluo de industrio.
La kreskanta loĝantaro estis defio por la registaro. La plej grava problemo estis la manko de pageblaj loĝejoj.
Geografio [redakti]
La areo de Malang ampleksas 124,456 km2. En la nordo la urbon tuŝas Pasuruan, en la oriento Lumajang kaj en la okcidento Batu. Oriente de la urbo situas vasta vulkanomonta masivo. Inter aliaj montopintoj tie estas Bromo (unu el la turismaj celoj) kaj Semeru, la plej alta monto de Javo. Ambaŭ vulkanoj estas aktivaj.
Loĝantaro [redakti]
En Malang vivas ĉirkaŭ 780.000 homoj, la loĝdenso estas 5.000–12.000/km2. La kresko estas 3,9 % jare. En Malang vivas precipe Ĵavanoj kaj Maduranoj, malplimultojn formas homoj de araba kaj ĉina devenoj. La plej grandan nombron de parolantoj havas la java lingvo.
Religio [redakti]
La plimulto de la loĝantoj estas islamanoj, malplimultojn formas katolikoj, hinduistoj kaj budhistoj.
Kulturo [redakti]
Malang ofertas multajn diversajn turismajn celojn. Inter aliaj logas prezentoj de tradiciaj dancoj kaj famaj temploj el la 13-a jarcento, kiuj situas proksime de la urbo.
Famuloj [redakti]
ĉi tie naskitaj [redakti]
- Robert Pronk, nederlanda muzikisto kaj komponisto
ĉi tie mortintaj [redakti]
- Max Dauthendey, germana poeto