Malans GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo GR en Malans GR staras por la svisa Kantono Grizono. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Malans.

Malans
Blazono de Malans
Malans
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Maienfeld
Koordinatoj  46° 58′ 55″ N 9° 34′ 34″ O / 46.98194 °N, 9.57611 °O / 46.98194; 9.57611 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 55″ N 9° 34′ 34″ O / 46.98194 °N, 9.57611 °O / 46.98194; 9.57611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2222
Areo 11,40 km²
Alteco 568 m super marnivelo
Poŝtkodo 7208
Komunumkodo 3954
Mapo de Malans

Malans estas komunumo de la komunumaro Maienfeld kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2217 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009, kiu nombro kreskis modeste ĝis la 31-a de decembro 2010 al 2222.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Malans situas norde de la rivero Landquart, kiu formas ĝian sudan limon, sur flotaĵkeglo de la rivereto Mülbach ĉe la orienta flanko de la Koira Rejnvalo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Malans limas en nordo al Jenins, en nordoriento al Seewis en Prättigau, en sudoriento al Valzeina, en sudo al Igis, kaj en okcidento al Maienfeld. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,40 km², de kiuj 4,2 km² estas kovritaj de arbaro, 1,6 km² estas paŝtejoj, 3,75 km²herbejoj kaj agroj, 0,96 km² vitejoj kaj 0,11 km² akvejoj. [1]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La setlejoj de Malans situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi bone atingeblas. La kantonaj ĉervojoj nr-0 3/13 kaj 28 tuŝas la komunuman teritorion en sudokcidento. Kaj tuj okcidente de la komunumlimo ankaŭ situas alveturejo al la svisa aŭtovojo A13. La komunumo disponas pri haltejo ĉe la trajnlinio de la Retia Fervojo de Davos al Landquart.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Malans datiĝas el la jaro 840 kiel villa Mellanze. Malans apartenis dum mezepoko al la Burgo Wynegg. Dum malfrua mezepoko Jenins formis kune kun Jenins malaltan tribunalon de la Senjorujo Maienfeld. Ek de 1437 Malans membris en la Dektribunala Federacio. En la jaro 1536 la Tri Federacioj akiris la rajtojn pri Malans. En la jaro 1798 la civitanoj Malans postulis kiel unua grizona civitanaro la aliĝon al la Helveta Respubliko. En tiu jaro aperadis en Malans du porhelvetaj gazetoj, nome Der Rhät. Staatsbothe kaj Der Merkur Hohen-Rhätiens. Per la Mediacia Akto en la jaro 1803 Malans fariĝis memstara komunumo de la Alta Tribunalo Maienfed, el kiu farigixs en 1851 la distrikto Suba Landquart kaj en la jaro 2000 la Komunumaro Maienfeld de la distrikto Landquart. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]