Malantaŭa Rejno (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Malantaŭa Rejno
Malantaŭa Rejno apud Thusis
Mapo de la distrikto Malantaŭa Rejno
Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono
Ĉefloko Thusis
Koordinatoj  46° 42′ N 9° 26′ O / 46.700 °N, 9.433 °O / 46.700; 9.433 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ N 9° 26′ O / 46.700 °N, 9.433 °O / 46.700; 9.433 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12596 (2009-12-31)
Areo 617,63 km²
Loĝantardenseco 20,4 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1813
vdr


La distrikto Malantaŭa Rejno (en la germana lingvo Bezirk Hinterrhein kaj en la romanĉa lingvo District Rain Posteriur) estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 12596 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Malantaŭa Rejno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Malantaŭa Rejno kongruas pli malpli kun la valo de la Malantaŭa Rejno unu el la du ĉefaj fontriveroj de Rejno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto Malantaŭa Rejno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13. Tra la suba parto de la distrikto pasas la Albulolinio de la Retia Fervojo, krome en la distrikto ekzistas densa reto de poŝtaŭtolinioj. Tra la distrikto kondukas la gravaj pasejvojoj al San Bernardino kaj Splugo.

Komunumoj de la distrikto Malantaŭa Rejno[redakti | redakti fonton]

La distrikto Malantaŭa Rejno konsistas (stato en 2011) el 28 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Thusis estas la plej granda. Jen la listo laŭ komunumaroj:

Komunumaro Avers[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Avers Avers 172 93.12 3681
Totale 1 172 93,12 0211

Komunumaro Domleschg[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Almens Almens 223 8.34 3631
Fürstenau Fürstenau 353 1.32 3633
Paspels Paspels 475 4.59 3634
Pratval Pratval 231 0.77 3635
Rodels Rodels 266 1.68 3636
Rothenbrunnen Rothenbrunnen 307 3.11 3637
Scharans Scharans 837 14.29 3638
Sils im Domleschg Sils en Domleschg 863 9.28 3640
Tomils Tomils 723 30.56 3671
Totale 9 4278 73,94 0211

Komunumaro Rheinwald[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Hinterrhein Hinterrhein 74 48.30 3691
Nufenen Nufenen 158 28.03 3693
Splügen Splugo 414 60.49 3694
Sufers Sufers 134 34.62 3695
Totale 4 780 171,44 0211

Komunumaro Schams[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Andeer Andeer 876 46.30 3701
Casti-Wergenstein Casti-Wergenstein 58 25.62 3703
Donat Donat 208 4.67 3705
Ferrera Ferrera 88 75.46 3713
Lohn Lohn 48 8.17 3707
Mathon Mathon 51 15.13 3708
Rongellen Rongellen 44 2.02 3711
Zillis-Reischen Zillis-Reischen 429 24.48 3712
Totale 8 1802 201,85 0211

Komunumaro Thusis[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Cazis Cazis 1499 31.18 3661
Flerden Flerden 223 6.09 3662
Masein Masein 398 4.20 3663
Thusis Thusis 2696 6.81 3668
Tschappina Tschappina 142 24.67 3669
Urmein Urmein 122 4.33 3670
Totale 6 5080 77,28 0211

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Malantaŭa Rejno estis kreita surbaze de la leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono, kiu efektiviĝis en la jaro 1851. Ĝi konsistis tiam el la tri komunumaroj Schams, Avers kaj Rheinwald kaj kongruis kun la malnova 6-a distrikto de la Malantaŭa Rejno de Kantono Retio la Helveta Respubliko, kreita en la jaro 1801. Kadre de administra revizio ek de la 12-a de marto 2000 al la distrikto Malantaŭa Rejno apartenas ankaŭ la komunumaroj Domleschg kaj Thusis kaj la ĉefloko fariĝis Thusis anstataŭ la komunumo Hinterrhein. Ek de la 1-a de januaro 2001 ankaŭ la iama distrikto Heinzenberg (sen la komunumaro Safien) apartenas al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]