Malaperinta urbo de Kalaharo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malaperinta Urbo de Kalaharo
angle: Lost City
urbo
Lando Sud-Afriko
Provinco Norda Kablando
Situo Upington
 - koordinatoj 28°14′S 21°10′E  /  28.233°S, 21.167°O / -28.233; 21.167 (Malaperinta urbo de Kalaharo)
Geologia konsisto rimarkinda geologia fenomeno
Horzono ST (UTC+2)
Situo enkadre de Sud-Afriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Sud-Afriko

Malaperinta Urbo de Kalaharo estas enigmo el historio de la malkovro de Afriko, kiu rilatas al arkeologio en Afriko. Tiu enigmo datiĝas de la fino de la 19a jarcento. Oni rakontas ke ruinita urbo ĉe-estas en Kalaharo en Sud-Afriko.

Deveno de la enigmo[redakti | redakti fonton]

En 1885, kanadano Gilarmi Farini (kaŝnomo de William Leonard Hunt) estis inter la unuaj okcidentanoj, kiuj aventure provis transiri Kalahara dezerto, kiu tiam estis mallkovrita. Dum sia reveno al urbo Upington Farini diris ke li malkovris ion, kio baldaŭ estis nomita Malaperinta Urbo de Kalaharo :

" Ni maljungis ĉe vastega ruinaĵo, pri kiu mi neniam aŭdis paroli antaŭe. Laŭ preskaŭ du kilometroj longas arkforma ruinolinio, kiu aspektis kiel Granda Ĉina Muro post tertremo ;tie kaj tie ĉi, inter du bazoj, oni ankoraŭ vidas cementon prefekte konservita ; ĉiuj ŝtonoj estis tajlitaj, sed tiuj kiuj staras sur la supraĵo de ŝtondisfalaĵoj, uzitaj iom post iom pro erozio per sabloj aŭ pro malbonaj veteroj, aspektas strange, kelkaj kiel tabloj unupiedaj. Ene de la arko staras, po 30-40 paŝoj, basenetoj obtuzelipsformaj, kelkaj tajlitaj el unu bloko, la aliaj per cementitaj ŝtonoj. Fore aperas dudekmetra spaco pavita el grandaj ŝtonplatoj, kun kvazaŭ malta kruco desegnita sur la planko, je la centro de tiu sendube staris altaro aŭ kolono, ĉar kanelitaj stumpoj dise kuŝas sur la grundo. Kion ni tiel malkovris : ĉu templo, ĉu urbo, ĉu nekropolo de granda nacio dormante de pluraj jarcentoj ?".

Farini, Ok monatoj en Kalaharo , 1887 [1].

Legendoj kaj esploradoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20a jarcento, la diroj de Farini naskigis lengendon, kiu vojaĝis tra Sud-Afriko. Iuj frime rakontis ke li vidis forlasitan pirogon, aŭ ŝtonmino en la dezerto. Oni ankaŭ provis klarigi la ĉe-eston de tiu nekonata civilizacio ligante ĝin al arkeologiaj malkovroj de Granda Zimbabvo.

De 1932,dudek kvin ekspedicioj serĉis la Malaperintan Urbon de Kalaharo. Ili metode eksploris la dezertan areon laŭ la diroj de Farini ( principe F. R. Paver kaj doktoro W. M. Borcherds kiuj loĝas Upington). Ili prifosis la dezertajn sablojn, superflugis la regionon aviadile, kaj proponis multajn hipotezojn. Neniu eksplorado sukcesis trovi eĉ etan spuron el konstruaĵo.

Solvo de la enigmo[redakti | redakti fonton]

Profesoro A. J. Clement siavice komencis studi la aferon en 1964, kaj proponis novan klarigon• Lia detala studado de la vojo, kiun Farini rakontis montras kontraŭdirojn. Clement deduktis ke Farini vere vojaĝis tra aŭtrala Afriko, sed ke li neniam iris al la centro de la Kalaharo, kie li tamen situas la Malaperintan Urbon. Firmiginta pri tiu dedukto, li aventuras sin laŭ la veraj paŝoj de Farini, kaj tiel malkovris monumentan ŝtonaron. Fakte veraj grandegaj ŝtonblokoj tre similas al murego.

Malaperinta Urbo de Kalaharo vidita de Farini vere ekzistas, sed la tutaĵo estis natur-farita. Estas geologia vidindaĵo, kiu datiĝas de 180 milionoj da jaroj, kaj devenas de la granda ŝtonmovado, kiu kunestis kun la naskiĝo de la montoj nomataj Drakensbergoj en Sud-Afriko. La ŝtonoj kiuj aspektas kvazaŭ bruligitaj konsistas el dolerito, aparta magma ŝtono, kiu erozio dispecigas je ortaj kaj regulaj blokoj, kiuj similas al homfaritaj konstruaĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. A. FARINI, Ok monatoj en Kalaharo, rakonto de vojaĝo al lago N’Gami, tradukita de la angla al la franca fare de sinjorino L. Trigant, Paris, Hachette, 415 paĝoj, 1887.
Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko