Malatjo-Sebastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malatjo-Sebastio (armene Մալաթիա-Սեբաստիա -Malatia Sebastia- ) estas unu el la 12 distriktoj de Erevano, la ĉefurbo de Armenio, kelkfoje aĉe nomata Bangladeŝo ĉar ĝi estas unu el la plej malriĉaj distriktoj de la urbo. Ĝia nomo venas de Malatjo kaj Sebastio, du turkiaj vilaĝoj plejparte loĝataj de armenoj antaŭ la armena genocido. La distrikto havas areon de 2580 hektaroj kaj 140.600 loĝantojn. Ĝi situas en la sudoriento de la urbo kaj estas dividita en kvin kvartalojn: Nor-Malatjo, Nor-Sebastio, Zoravar-Antraniko, Ŝahumiano kaj Araratiano.

La koordinatoj de Malatjo-Sebastio estas 40° 10′ 29″ N 44° 27′ 39″ O / 40.17472 °N, 44.46083 °O / 40.17472; 44.46083 (mapo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]