Malavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nacia flago de Malavio.
La nacia blazono de Malavio.
Oficiala lingvo Chichewa, angla lingvo
Ĉefurbo Lilongwe
Ŝtatformo Prezidenta Respubliko
Ŝtatestro Prezidento Joyce Banda (ekde la 7-a de aprilo 2012
Areo 118.480 km²
Loĝantaro 10.548.250
Popoldenso 90 / km²
Sendependiĝo de Britio la 6-an de julio 1964
Monunuo Malavia kvaĉo (MWK)
Horzono UTC + 2h
Nacia himno Mlungu salitsani malawi
Aŭtosigno MW
Interreta finaĵo .mw
Landnumeroj por internacia telefonvoko + 265

Malavio estas ŝtato en Sudost-Afriko, kiu limas al Tanzanio, Mozambiko kaj Zambio.

Geografio

situo de Malavio en Afriko

La plej alta monto de Malavio estas la 3000 m alta Mulanĝe (vidu foton), la plej longa rivero estas la 400 km longa Shire. La Shire-rivero formas la sudan defluon de la Malavia Lago (pli frue: Njasa Lago). La Malavia Lago estas kun la surfaco de ĉ. 29.600 km² la plej granda lago de Malavio kaj la tria plej granda de Afriko.

La landareo estas ĉ. 118.484 km² (landloko 99.), el kiu 31 % estas arbaro kaj vepro, 25% akvosurfaco, 20 % agrosurfaco, 15 % paŝtejo kaj kampo.

Etendiĝo: nordo-sudo 850 km, okcidento-oriento 350 km.

Landlimoj: 2.881 km, al Mozambiko 1.569 km, al Tanzanio 475 km kaj al Zambio 837 km.

Grandaj urboj

Historio

Sur la teritorio regis antaŭ la alveno de la koloniismo la reĝlando de Maravi. La sklavkomerco kaj tribaj bataloj suferigis la regionon. 1859 atingis David Livingstone kiel la unua eŭropano la Malavian Lagon. En 1891 Malavio iĝas brita protektorato...

Monto Mulanĝe (Mulanje), la plej alta en Malavio

Ekstera politiko

Malavio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.



Eksteraj ligiloj

greke http://www.malawi.gov.mw greke http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/mi.html greke http://www.tourismmalawi.com greke http://www.information.gov.mw