Malazgirt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malazgirt estas vilaĝo en la oriento de Turkio, hodiaŭ Malazgird, fama pro la batalo kiu okazis en ĝiaj ĉirkaŭoj. Ĝi havas 23,697 loĝantojn (jaro 2000). Laŭ la armena tradicio, Malazgirt estis fondata de Manaz, la filo de Hajko, la legenda patriarko de Armenio. La origina nomo de la urbo estas Manavazkert (armene: Մանավազկերտ) sed kun la paso de la tempo ĝi estis mallongigata al Manzikert. En la regiono kie ĝi troviĝas oni kredas ke estis establita la urarta reĝo Menua (810785 a.K.).