Malbeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"La malbeno de Kullervo" (figuro el la finna nacia eposo Kalevala), pentraĵo de Akseli Gallen-Kallela

Malbeno laŭ PIV estas la "alvoko de dia malfavoro sur iun aŭ ion", kaj sekve por la malbenito "la destino al senfina damno". Do temas pri diraĵo, kiu magie alportu al certa persono malfeliĉon, ekzemple pro motivo de venĝo. La esperanta vorto klare videbligas, ke evidente temas pri la kontraŭo de beno, diraĵo kiu eksplicite alportu al la benito feliĉon.

Dum la antikva epoko oni ofte supozis, ke severaj malsanoj, naturaj katastrofoj aŭ aliaj malfavoraj evoluoj de la homa sorto estis rezulto de malbeno. En tiu senco malbenoj ofte ankaŭ aperas en la fabeloj de la antikva kaj la posta mezepoko. Malbenoj ofte ne povas esti nuligataj, sed nur mildigataj, kiel en la fabelo de la dormanta belulino. Malbenon en iuj fabeloj nur povas esprimi magiaj kreaĵoj, sed en la plimulto de rakontoj ankaŭ simplaj homoj. Malbeno povas ekzisti dum longa tempo, antaŭ ol ĝi ekefikas, ĝi povas ekekzisti, sen ke la malbenita persono ĉeestas, aŭ povas esti konfronte dirata aŭ kriata al la malbenata persono mem. Signifa por malbeno estas la uzo de rita malbena diraĵo, foje akompanata de magiaj agoj. En eŭropaj kaj aziaj mezepokaj fabeloj malbenoj efikigas transformiĝon de la malbenato, ŝanĝas la eksteran aspekton aŭ internan econ de la viktimo (ekzemple perdigas la memoron, eterne dormigas, transformigas la homon en ŝtonon, planton aŭ beston, en iuj kazo ankaŭ mortigas).

Proverbo

Ekzistas proverboj pri malbeno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas. 
  • Citaĵo
     Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon. 
  • Citaĵo
     Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno. 

Referencoj

  1. Lernu