Malcolm Muggeridge

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malcolm Muggeridge (24-an de marto, 1903 - 14-an de novembro, 1990) estis brita ĵurnalisto, aŭtoro, media personeco, soldato, spiono kaj kristana klerulo.

Lia patro, H.T. Muggeridge estis Laborpartia konsilantarano en Croydon, suda Londono kaj por mallonga tempo membro de la parlamento. Lia patrino estis Annie Booler.

Malcolm vizitis la kolegion Selwyn College ĉe Kembriĝa Universitato, diplomiĝis en 1924 kun la triaklasa scienca grado kaj iris instrui al Hindio. Li revenis al Anglio en 1927 kaj edziĝis al Katherine Dobbs (1903- 1994). Li laboris kiel proviza instruisto, poste veturis al Egiptio, kie li renkontiĝis kun Arthur Ransome, ĵurnalisto de Manchester Guardian. Ransome sukcese apogis kandidatiĝon de Muggeridge por labori ĉe la gazeto.

Muggeridge kaj lia edzino veturis al Moskvo en 1932, kie Malcolm iĝis korespondanto de Manchester Guardian. Tiutempe Manchester Guardian simpatiis kun la Stalina reĝimo.

Malcolm decidis skribi raporton pri la ukrainia malsatego, veturante tie kaj en la Kaŭkazo. La raporto estis sendita en diplomata sako por eviti la cenzuron, sed la raporto ne estis plene aperigita. Poste aperis eĉ kontraŭdiraj artikoloj de Walter Duranty.

Pro la konflikto de la redaktorejo, li revenis al la novelverkado kaj verkis Winter In Moscow (1934), en kiu li priskribis verajn kondiĉojn, cirkonstancojn en la socialista utopio kaj satire skizis la senkritikan apogon de okcidentaj ĵurnalistoj al la Stalina reĝimo.

Li ŝanĝis sian politikan konvinkon de maldekstro al dekstro. Dum la Dua mondmilito, li laboris en kadro de MI6 kiel spiono en Bruselo. Post la milito, li laboris ĉe diversaj gazetoj kiel Calcutta Statesman, Evening Standard, and Daily Telegraph. Li estis editoro de Punch magazine de 1953 ĝis 1957.

Muggeridge konatiĝis ankaŭ kiel "malkovrinto" de Patrino Teresa, kiun li intervjuis en Londono en 1968. Pro ties efiko, li kun la edzino konvertiĝis al la romkatolika kredo en 1982.

Libroj de Malcolm Muggeridge

  • Jesus Rediscovered (1969)
  • Chronicles of Wasted Time (1972)
  • Jesus: The Man Who Lives (1976)
  • Conversion (1988)

Referencoj