Malkoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malcorus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malkoro
Malkoro
Malkoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Malcorus
Specio: 'M. pectoralis'
Malcorus pectoralis
(Smith, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malkoro (Malcorus pectoralis) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Malcorus, kio nomigas la specion en Esperanto. Ĝi montras du karakterajn distingilojn kiuj povus ankaŭ esti uzata en Esperanto, nome ruĝeca orelareo, pro kio la birdo estas nomita en la angla Rufous-eared Warbler, kio estus en Esperanto Ruĝorela malkoro, kaj en la latina scienca nomo oni aludas al nigra brusta strio per Malcorus pectoralis kio estus en Esperanto Stribrusta malkoro.

Pli ĝenerale tiu birdo estas grizbruneca supre kaj sablokolora al helgriza sube kun tre markataj areoj. Nome la krono estas blankeca kun tre densa kaj fajna nigreca striado el frunto al nuko, iom simila al tiu de la Skotocerko. Sube estas la plej klara distingilo nome ruĝeca areo kiu kovras la tutan vizaĝon el la nigra beko kaj ĉirkaŭ la okulo, krom malantaŭe en subvango; en tiu ruĝeca areo ege elstaras la nigreca okulo kaj ege kontrastas kun la tre blanka gorĝareo, kiu inkludas ankaŭ mentonon, antaŭan subvangon el la bekobazo kaj kolflankojn. Sube tre markata nigra strio separas tiun blankan gorĝareon el la helgriza brusto. En flankoj estas iom da bruneca nuanco. La grizbrunecaj supraj partoj estas pli malhelaj en flugiloj kaj longa vosto, ne tiom levata kiom ĉe la parenca Skotocerko.

Ĝi troviĝas en Bocvano, Namibio kaj Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj kaj herbejoj de malaltaj teroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]