Maldekstramanulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Difino

Maldekstramanulo estas persono, kiu prefere uzas la maldekstran manon. Temas ĉefe pri agadoj, kiujn oni faras per nur unu mano. Maldekstramanulo estis kaj foje ankoraŭ estas edukitaj tamen uzi la dekstran manon, ĉar tiu havas, ekzemple kulture pli altan takson.

Maldekstramaneco rilatas nur al la uzo de la mano. Maldekstreco estas pliofta kaj prefera uzo de la tuta maldekstra flanko de la korpo, kiel ekzemple okulo, piedo, orelo, ktp.

Ĝenerale okazas, ke por iuj taskoj iu uzas prefere la dekstran aù la maldekstran manon, aŭ ne elektas kaj uzas same ofte ambaŭ manojn. Pro tio provoj manaj aŭ demandaroj diversaj celas precizigi la aferon. Notindas ke ne ĉiuj provoj estas same pruve demonstraj. Pli serioze oni parolu pri kvociento de (mal)dekstramaneco aŭ pri 'flankemo', 'flankprefero'.[1]

Se kompari cerbojn inter maldekstramanulo kaj dekstramanulo la ĉefa nesameco estas volumeno pli grava de la "corpus callosus" ĉe maldekstramanulo. Tiu parto de la cerbo rilatigas la du duonsferojn kaj ilin komunikigas. Ŝajnas ke ĉe maldekstrulo la du duonsferoj kunlaboras plimulte.

Teknikaj observoj montris, ke la dekstramanula cerbo estas multe pli "laŭnorma" konsiderante funkcilokojn. Maldekstramanulo ne estas spegula dekstramanulo. Plej ofte la duonsferoj konservas la saman fakecon. Por maldekstramanulo, tiuj funkcioj ofte ĉeestas ĉe ambaŭ partoj, kaj ambaŭ flankoj de la cerbo multe pli rilatas unu kun la alia.

Deveno de maldekstramaneco

Oni ne plene scias, kial estas preskaŭ ĉie la sama procentaĵo (de 10% ĝis 15%) da maldekstramanuloj inter iuj homgrupoj. Ŝajne nur homoj montras tiun econ, ĉar bestaj specioj ne evidentigas apartan preferon aŭ egalkvante multas inter ambaŭ flankoj. Ekzamenado de pratempa ilaro ŝajnas indiki, ke maldesktramaneco estas efektive tre malnova. Esploroj en mezepokaj tombejoj, montris, laŭ la relativaj grandoj de la du brakoj, ke la procento da maldekstramanuloj verŝajne ne multe variis tra la tempoj.

La genetika hipotezo

Pli multas la ebleco naski maldestramanan idon se iu el la du gepatroj mem estas maldekstramana. La proporcio eĉ pli grandas se ambaŭ gepatroj estas maldekstramanaj.

Gepatra manprefero

Probableco naski dekstramanan idon

2 ge.d.uloj 9/10

1 dekst. / 1 maldekst. 8/10

2 gemald. 2/3

Tamen, la verifo per la t.n "veraj ĝemeloj" (el unusola ovo) liveras rezultojn malfacile interpreteblajn pro tio ke, multfoje, estas 'spegulaj ĝemeloj' , t.e unu estas dekstramana kaj la alia estas livmana.

Aliaj esploroj indikus ke estus pli da skizofreniuloj inter maldekstruloj ĉar tio dependus de samaj genoj.

La hipotezo de l'ĥemia miso

Por aliaj Scienculoj, la genetika hipotezo iel misas. Unue, eĉ se la du gepatroj estas maldekstramanaj, la espero naski dekstramanulon estas tamen pli forta, due tiuj damnaj ĝemeloj fuŝas la tro perfektan menskonstruaĵon.

Do tiuj serĉistoj, per fortike fundamentitaj demonstroj opinias ke maldekstruloj estas 'neplene kreskintaj dekstruloj', kaj la miso trovus biokemian originon, ĉu dumfete, ĉu frubebe. Tiu teorio estas nomita GDG teorio laù la komencliteroj de la priskribintoj(Geschwind Behan Galaburda) ĝin prezentas detale kaj kritike artikolo de la revuo Brain (en la angla) en http://hcs.harvard.edu/~husn/BRAIN/vol2/left.html. Tiu hipotezo ankaù klarigus kial estas pli da viraj ol inaj livuloj, ĉar rolus hormonoj, aparte testosterono.

La 'rilateca' hipotezo

Laù aliaj fontoj, oni estus maldesktramana, jen ĉar iu le la gepatroj jam estas sammana kaj al tiu oni bone rilatas, jen pro kontraùadi. Nuntempe tiu hipotezo malpli fortas..

Mano kaj cerbo

En tiu manprefero, finfine, kio subkuŝe gravas estas cerbo . Tiu ja regas la manon. Pri la rilatoj inter mano kaj cerbo oni ja certe ne findiskutis. La dekstra mano estas regita de la maldekstra cerba duonsfero. La du duonsferoj estas konektitaj pere de la kaloza korpo(corpus callosus) kaj multnombraj eksperimentoj pruvis la fakecon de la duonpartoj. ĉiu, pli malpli, aùdis pri la ' Broca-a areo', la parolrega areo. Jen resuma tabelo, tute skemeca, pri la fokusiĝoj de ambaŭ duonsferoj notindas, preterpase, ke tiaspeca tabelo estas tipe 'maldekstraduonsfereca'.

Maldekstro

Parolo Logiko, Matematiko Regiteco Intelekto Analizo

Dekstro

Spaco, Muziko Arto, Simboleco Emocio Intuo,Kreivo Sintezo

La specifeco de la maldekstramanulo estas ĝuste ke ĝi 'ne nepre' estas inversa dekstrulo. La plimulto de la maldekstruloj havas lingvokapablon en la maldekstra cerba duonsfero, kvankam verŝajne kun malpli granda specialisteco. Estis efektive demonstrite ke, en la kazo de cerbdevena afazio, la maldekstramanuloj pli facile rekapabliĝas.

Informoj ĉe http://www.indiana.edu/~primate/refs1.html%20for%20more%20information.

Famaj maldekstruloj

Notoj kaj referencoj

  1. Eblas provi mem ĉe la anglalingva ttt-ejo: http://www.indiana.edu/~primate/forms/hand.html

Eksteraj ligiloj

greke Famaj maldekstruloj (angle) greke Ttt-ejo de maldekstruloj greke Ttt-ejo por (mal)dekstruloj greke Unu kaj dumanuloj (Telepolis) greke Asocio germana por konsili reedukitajn maldekstruloj greke Fakverkoj pri maldekstreco greke Franclinva sperto de maldekstrulo greke Esperanta versio ( fonto de tiu paĝo)