Duonarbaro

El Vikipedio
(Alidirektita el Maldensarbaro)
Saltu al: navigado, serĉo
Duonarbaro de Pinus flexilis, Montaro Toiyabe, Nevado.
Duonarbaro en Israelo kun subarbaraĵo de Anemone coronaria (Ranunkolacoj)

Duonarbaro [1]maldensa arbaro estas areo kovrata kun arboj je malgranda denseco, konstituante malferman vivmedion, permesante al sunlumo penetri inter la arboj, kaj limigante ombron. Duonarbaro povas subteni subarbaraĵon de arbedaro kaj herbecajn plantojn inkluzive de gresoj. Duonarbaro ofte transiĝas al arbedaro je pli sekaj cirkonstancoj aŭ dum fruaj fazoj de primara aŭ sekundara sukcesio. Pli altaj arbaj densecoj po areo, kun fermitaj kanopeoj alportas profundan kaj preskaŭ kontinuan ombron. Tia ĉi vegetaĵaro estas nomata arbaro.

Enhavo

Disvastiĝo [redakti]

La duonarbaroj precipe troviĝas sur malriĉaj grundoj kaj estas elmetitaj al gravaj klimataj variemecoj (sekeco, grandaj malvarmecoj, tempestoj, k.t.p.) kaj/aŭ elmetitaj al forta premo kaŭze de la herbovoraj mamuloj aŭ senfoliigantaj senvertebruloj (certaj papilioj, certaj lokustoj, k.t.p.). Do oni trovas ilin precipe disvastiĝitaj en subpolusaj zonoj (tajgo), ĉe la herbejoj aŭ ĉe certaj tropikaj savanoj karakterizitaj per arbedoj aŭ arboj dissemitaj.

Duonarbaraj ekoregionoj [redakti]

Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj [redakti]

Mezvarmaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj [redakti]

Montaraj herbejoj kaj arbustaroj [redakti]

Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj [redakti]

Dezertoj kaj kserofitaroj [redakti]

Notoj [redakti]

  1. Komparu : "duondezerto"

Eksteraj ligiloj [redakti]


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio