Maldikbeka kukolo
Maldikbeka kukolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Juna birdo en Tanzanio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pachycoccyx audeberti (Schlegel, 1879) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Maldikbeka kukolo (Pachycoccyx audeberti) estas afrotropika specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Tiu ĉi estas unutipa, tio estas unika en la genro Pachycoccyx.
Ĝi troviĝas en preslaŭ tuta Afriko sub Saharo, nome Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Kameruno, Centr-Afrika Respubliko, Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa, Eburbordo, Gabono, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Madagaskaro, Malavio, Mozambiko, Niĝerio, Ruando, Siera-Leono, Sudafriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo.
Referenco
- BirdLife International 2004. Pachycoccyx audeberti. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.