Malferma haveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malferma havenomalfermita havenotraktata haveno estas tia haveno, kiujn la aziaj landoj – ĉefe Ĉinio – devis malfermi por la libera komerco kaj setliĝo de la eksterlandanoj (Grand-Britio, Francio, Germanio, Usono kaj Japanio). En Ĉinio, tio okazis laŭ la Traktato de Nankino (1842), post la ĉina malvenko en la unua opia milito (1839–42).

Japanio cedis en 1854, kiam veselkapitano Matthew C. Perry alhaveniĝis en Edo kun kanonboata ŝiparo de Usono kaj trudis la japanojn, permesi eniron de la usonaj komercistoj. Aliaj okcidentaj landoj rapide sekvis la britan ka jusonan ekzemplon kaj akiris privilegiojn pri malfermaj havenoj por siaj ŝtatanoj en nur en Ĉinio akj Japanio, sed ankaŭ en Vjetnamio, Koreo kaj Siamo.

Fine de la 19-a jarcento, la nombro de la malfermaj havenoj kreskis de 5 (1842) al pli ol 50 (1911). Japanio havis pli fortan armeon, tiel ĝi malfermis nur 6 havenojn. En la pli malgrandaj landoj oni malfermis maksimume 2-3 havenojn.

En la malfermaj havenoj, la okcidentaj ŝtatanoj ĝuis ekster-teritorian staton, tiel ili en respondecis al la lokaj leĝoj. Baldaŭ en ĉiu haveno estiĝis memstara jura, juĝista, polica kaj impostada sistemo. La setliĝo de okcidentanoj alportis la okcidentan kulturon, pensmanieron kaj azianoj ofte tie renkontiĝis unufoje tie la okcidentan vivmanieron. En la 19-20 jc., la centroj de la industriigo de Ĉinio estis la malfermaj havenoj (Ŝanhajo kaj Kantono).

Japanio ĉesigis la malfermajn havenojn en 1899 danke al la rapida industriigo kaj fortiĝanta militista forto. En Ĉinio akj alaij landoj, la privilegioj de la okcidentanoj restis ĝis fino de la dua mondmilito.

La Aŭstra-Hungara Monarĥio havis ekde 1902 apud Tienĉin luitan komerca areon en grando de 0,75 km2, kun simialj komercaj rajtoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]