Malfermita kodo
El Vikipedio
Malfermita kodo (angle open source) estas ĉiu programaro, kiu plenumas la sekvajn kriteriojn:
- Libera distribuado
- Disponebla fontkodo
- Rajto fari derivitajn laborojn
Disponi pri la fontoj de la programoj ne sufiĉas; necesas kontroli ankaŭ ĝian uzpermesilon.
[redakti] Libera programaro kaj malfermita kodo
La movado "Malfermita kodo" originis kiel redifino de libera programaro.
Ofte oni parolas pri libera programaro kaj malfermita kodo kiel pri sinonimoj, kaj kelkaj kreintoj de malfermita kodo tiel intencis, sed por multaj (t. e. por tiuj, kiuj konsideras MK-n kiel memstaran movadon) la celo de ambaŭ movadoj estas malsama. Libera programado emfazas la liberecon de la uzantoj (kaj, do, la kvar liberaĵojn), dum la malfermita kodo nur volas ke la kodo estu malfermita kaj videbla. Do, oni povas konkludi ke libera programado estas sociala movado kaj malfermita kodo estas teknika movado.

