Malforte adicia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malforte alsuma)

En honesta dividado, aro de preferaĵoj estas malforte adicia, se validas jena kondiĉo:

Se A estas pli granda ol B, kaj C estas pli granda ol D (kaj pecoj A kaj C ne interkovriĝas), tiam A kaj ankaŭ C estas preferinda al B kaj ankaŭ D.

Malforta adicieco estas ofte realisma supozo, kiu konsiderinde plisimpligas la matematikon de certaj problemoj de honesta dividado.