Malfrostilo
Malfrostilo estas kemia kombinaĵo kiu, miksita kun akvo, malaltigas ties frostopunkton, tiel la etena glikolo, glicerino, metanolo aŭ izopropanolo.
La ĉefa celo estas malhelpi al glaciiĝanta akvo krevigi (per dilato) la ujon kiu entenas ĝin, aŭ ŝtopi la tubojn en kiuj ĝi fluas.
Veneneco
La etena glikolo uzata en la radiatoroj de motoroj estas venena. Ĝi kuntrenas ebrion, vomemon kaj komaton. Pro substancoj plej nocivaj produktoj en la hepato, sekvoj nefraj kaj koraj malordoj, tio, kiu povas neprigi dializon.
Natura malfrostilo
La Nototheniidae, fiŝoj vivantaj en la Antarkta Oceano, sekrecias malfrostilajn proteinojn, kiuj adheras al la glaciaj mikrokristaloj kiuj povas aperi en la sango, kaj malhelpas ilin kreski.